peoplepill id: zsofia-korody
ZK
Hungary
2 views today
2 views this week
Zsófia Kóródy
Hungarian esperantist

Zsófia Kóródy

The basics

Quick Facts

Intro
Hungarian esperantist
Places
Work field
Gender
Female
Age
68 years
Education
Eötvös Loránd University
Zsófia Kóródy
The details (from wikipedia)

Biography

Zsófia KÓRÓDY [ĵOfja kOrodi] estas hungara Esperanto-instruisto kaj ekde 2003 unu el la kernaj aktivuloj de la Interkultura Centro Herzberg en Germanio.

Agado

Ŝi diplomitiĝis pri Esperanto en la ELTE-universitato en Budapeŝto kaj laboris kiel profesia lingvoinstruistino por la angla, hungara kaj Esperanto ĉefe en gimnazio Németh László en Budapeŝto. Zsófia Kóródy verkis gramatikan ekzercaron kaj kunlaboris en la redaktado de la Hungara-Esperanta Mezvortaro.

Ŝi aktivas en la Esperanto-movado ekde 1978, estis vicprezidanto de HEJ, de TEJO, estrarano de HEA, kaj inter 2006-2015 estrarano de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kiel respondeculo pri instrukapabligo, ekzamenoj kaj Esperanto-centroj. En 1982 ŝi fariĝis Honora Membro de HEA kaj en 2015 Honora Membro de ILEI.

Ekde 2003 ŝi vivas kaj laboras en Herzberg am Harz, instruas Esperanton en lokaj lernejoj kaj prizorgas la daŭre kreskantan Esperanto-bibliotekon de Interkultura Centro Herzberg. Ŝi multe kontribuis al tio, ke la urbo fariĝu Esperanto-urbo; ŝia instru- kaj organiza agado celas la disvastigon de Esperanto al la urbanoj kaj la konatigon de la urbo al la tuta mondo. En la UK 2007 en Jokohamo ŝi pro siaj aktivaĵoj estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA.

Funkcioj

Zsófia Kóródy estas rajtigita ekzamenanto de Germana Esperanto-Instituto (GEI), UEA/ILEI, ITK Arkivigite je 2017-03-11 per la retarkivo Wayback Machine (examinatorium programma Hungarici status] ankaŭ por KER-ekzamenoj, komisiito de GEA por instruado, ĉefkunlaboranto de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, prezidanto de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj).

Referencoj

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Zsófia Kóródy is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Zsófia Kóródy
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes