Zsigmond Feld
Quick Facts
Biography
Zsigmond FELD [mAtjAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Feld Zsigmond estis hungara teatrestro, aktoro, framasono [1], patro de Mátyás Feld.
Zsigmond Feld [2] naskiĝis la 9-an de aprilo 1849 en Hungara reĝlando en Spáca (nuntempa Špačince en Slovakio), li mortis la 2-an de novembro 1939 en Budapeŝto.
Biografio
Zsigmond Feld devenis el juda familio. Li frekventis aktoran lernejon en Vieno, poste li studvojaĝis en Germanio. Inter 1870 kaj 1875 li ricevis rolojn en Vieno, poste en Budapeŝto kaj en germanlingva, kaj en hungarlingva teatro. operetaj roloj. En 1876 li estis nomumita teatrestro de malgranda germanlingva teatro, post 3 jaroj li luis alian malgrandan teatron. Ekde 1888 li faris teatrajn prezentaĵojn por geinfanoj. Li gvidis porinfanan teatron inter 1889–1894. En 1889 li faris finon de la germanlingvaj teatraĵoj, poste nur hungarlingvaj teatraĵoj estis videblaj. Li estis populara teatrestro, ĉar li permesis la enirojn ankaŭ al malriĉuloj senpage. En 1926 li retiriĝis, samtempe li transdonis gvidadon de la teatro al sia filo.
Elektitaj roloj
- Raupach: A molnár és gyermeke
- Nárcisz (Brachvogel)