peoplepill id: zbigniew-jozwik
ZJ
2 views today
2 views this week
Zbigniew Jóźwik

Zbigniew Jóźwik

The basics

Quick Facts

Gender
Male
Place of birth
Opole Lubelskie, Gmina Opole Lubelskie, Opole Lubelskie County, Lublin Voivodeship
Age
88 years
The details (from wikipedia)

Biography

Zbigniew Jóźwik (naskiĝis la 19-an de januaro 1937 en Opole Lubelskie). Doktoro de sciencoj, naturisto, artisto grafikisto, bibliofilo kaj polaristo.

Scienco kaj profesia laboro

En 1954 finis Kemian Teknikumon en Lublin kun specialiĝo pri bierscienco. En la jaroj 1954-56 laŭ ordono laboris en la bierejo en Piotrków Trybunalski.

En 1962 finis kemion ĉe la Universitato al Maria Skłodowska-Curie en Lublin kaj komencis tie labori en la Fako pri Fiziologio de Plantoj ĉe la Fakultato de Biologio kaj Sciencoj pri la Tero. En 1971 defendis doktorecan tezon kaj iĝis adjunkto. En 2003 finis sian laboron, kiu ampleksis kelke da temoj:

  • esplorado pri tuberkulozo,
  • esplorado pri propoliso,
  • esplorado pri baciloj
  • malpurigado de medio en Pollando kaj Spitsbergeno, kien ekspediciis sesfoje. Aŭtoro de 40 sciencaj publikaĵoj.

Eksterprofesiaj agadoj

Li estas bibliofilo kaj kolektisto de grafikoj kaj ekslibrisoj. Membro de Związek Polskich Artystów Plastyków, Deutsche Exlibris Gesellschaft, Druźstva Ekslibris Sloveniae. Organizatoro de pluraj ekspozicioj de grafikoj kaj ekslibrisoj en Lublin. Li okupiĝas ankaŭ pri artkritiko pri grafiko kaj ekslibriso – aŭtoro de pli ol 70 artikoloj ĉi-teme. Faris 700 ekslibrisojn (lignogravurado kaj aliaj teknikoj).

Ilustris poezion de Karol Wojtyła, Czesław Miłosz, Adam Mickiewicz kaj de aliaj.

Li atingis preskaŭ 70 individuajn ekspoziciojn en Pollando kaj eksterlande - en Ĉeĥio, Estonio, Germanio, Litovio kaj Slovenio.

Fontoj

  • Simon Brett – Au Engraver`s Globe Wood engraving world-wide in the twenty – first century. London Primorse Hill Press 202
  • Al. Leszek Gzella. Zbigniew Jóźwik en: Ex libris Encyclopaedia Bio- Bibliographical of the Art of the Contemporary ex-libris. Portugal. 1986
  • Birgit Göbel. Zbigniew Jóźwik en: Künstler lexicon. Deutsche Exlibris Gesellschaft. Germany 2000
  • Who is Who en Pollando
  • Norbert H. Ott. Zbigniew Jóźwik – Wissenschaftler und Ekslibriskünstler. w: Ekslibriskünst und Graphik Jahrbuch 1981. Deutsche Ekslibris Gesellschaft. Frankfurt am Main s. 47-50.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Zbigniew Jóźwik is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Zbigniew Jóźwik
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes