peoplepill id: william-w-glenny
WWG
United States of America
5 views today
6 views this week
William W. Glenny
American esperantist

William W. Glenny

The basics

Quick Facts

Intro
American esperantist
Work field
Gender
Male
Birth
Age
73 years
The details (from wikipedia)

Biography

William W. GLENNY (naskiĝis en 1916; mortis la 16-an de marto 1989) estis usona esperantisto kaj UEA-fakdelegito pri juro en Beverly Hills, Usono.

Li estis dum multaj jaroj unu el la motoroj de la Esperanto-Klubo (poste Asocio) de Los Angeles. Kiam aperis Incubus, profesia Holivuda filmo en kiu stelrolis William Shatner, "Vilĉjo" Glenny helpis aranĝi por la tradukado de la manuskripto en Esperanton, kiun faris Charles Chomette de Los Angeles. (La geaktoroj ne ricevis instruadon pri la prononcado, pro fuŝo de la reĝisoro, kaj la rezulta lingvaĵo kaŭzis multe da ridado inter Esperantistaj spektantoj!)

Kiam en la 1980-aj jaroj ELNA decidis krei videobendan reklamon pri Esperanto, estis Vilĉjo Glenny kiu varbis la helpon de Steve Allen, fama Usona aferisto, muzikisto, televida personeco, humoristo kaj verkisto. La filmado de la rezulta 30-minuta filmo por televido, The World of Esperanto, estis grandparte ebligita danke al helpo de Vilĉjo Glenny, kies filino eĉ helpis dum la filmado. Esperanto-Ligo por Norda Ameriko post lia morto starigis omaĝe al li librofonduson ("Fonduso Glenny").

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
William W. Glenny is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
William W. Glenny
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes