peoplepill id: werner-pfennig-1
WP
Germany
4 views today
4 views this week
Werner Pfennig
German esperantist

Werner Pfennig

The basics

Quick Facts

Intro
German esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Age
81 years
The details (from wikipedia)

Biography

Werner Pfennig (esperantigebla al Vernero aŭ karesnome Vernereto) estas germana esperantisto, loĝanta en la urbo Neubrandenburg (Nojbrandenburgo) en la federacia lando Meklenburgio-Antaŭpomerio. Li kunlaboras en urba radio de Neubrandenburg en la elsendo "Ondo Esperanto".

Li krome estas estrarano en la Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio de la Germana Esperanto-Asocio (mallonge LAMA) kaj ties estro. Vernero ankaŭ estas la edzo de la estrino de la Esperanto-Societo Neubrandenburg Brunhilde Pfennig.

Liaj aktivaĵoj

1960aj jaroj

En 1968 li transprenis la estradon de la Esperanto-Klubo Anklam de Günter Anton.

1970aj jaroj

En la jaro 1971 decidis en la urbo Prenzlau la provizora distrikta estraro dum kunsido de Werner Pfennig, Karl Moser kaj Horst Steinbrück la eldonon de distrikta informilo. Dum la sekva distrikta renkontiĝo la 23-an de majo 1971 en Neubrandenburg estis elektita la estraro kaj Vernero fariĝis la distrikta estro.

De la 8a ĝis 10a de oktobro 1971 vojaĝis triopa delegacio sub la gvidado de Werner Pfennig al la pola urbo Koszalin.

Post sia transloĝiĝo en 1973 al Neubrandenburg Vernero tre aktivis en la tie nove fondita Esperanto-grupo. Krome li transprenis la gvidadon de la ĉiujaraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj.

Vernero partoprenis la unuan renkontiĝon de la estraroj el la tri nordaj distriktoj Rostock, Schwerin kaj Neubrandenburg. La aranĝo okazis la 15-an de majo 1977 en la urbo Güstrow.

Li kunorganizis la unuan Semajnfinan Seminarion en Neubrandenburg, kiu okazis de la 16a ĝis la 18a de februaro 1979.

Li kun Carola Lehr antaŭpreparis la subskribon de amikeca kontrakto kun la ĉeĥaj partneroj en Mlada Boleslaw. La subskribo de la kontrakto okazis la 11-an de aŭgusto 1979.

De la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 1979 Vernero kunorganizis la duan SEFT.

De la 2a ĝis 4a de novembro 1979 Vernero gvidis kun Carola Lehr du kursojn dum la dua Semajnfina Seminario, kiu okazis en Neubrandenburg.

1980aj jaroj

De la 22a ĝis la 24a de februaro 1980 Vernero gvidis kurson dum la tria Semajnfina Seminario, kiu denove okazis en Neubrandenburg.


1990aj jaroj

En 1996 li partoprenis ĉe la Universala Kongreso en la ĉeĥa ĉefurbo Prago.

En 1997 li sukcesisekzameniĝi dum la Semajnfina Esperanto-Seminario en Neubrandenburg en la lingvo Esperanto. Al la ekzamena komisiono apartenis s-ro Till Dahlenburg kaj Fritz Wollenberg.

Ekde 2000

En 2004 li kunorganizis la Germanan Esperanto-Kongreson en Neubrandenburg, kiun partoprenis pli ol 150 personoj el 8 landoj.

De la 16a ĝis la 22a de aprilo 2007 li kunlaboris ĉe informstando en la orienta kvartalo de Neubrandenburg.

Distingoj

Laŭ "der esperantist", 2/1990, paĝo 36, Werner ricevis Honoran Pinglon de Kulturligo en arĝento. Dato tie ne estas menciita.

Notoj

  1. La invitilo por la seminario 2007
  2. Jen foto de Vernero
  3. Ralf Kuse: Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern, Eine Chronik 1905-1998, Eldonejo Esperanto-CD Kiel, ISBN 3-924409-04-8, paĝoj 37, 39, 40, 42, 49, 52, 53, 55, 56
  4. Jen kelkaj informoj pri la kongreso.
  5. Jen kelkaj personoj el la Societa estraro

Literaturo

  • Ralf Kuse: Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern, Eine Chronik 1905-1998, Eldonejo Esperanto-CD Kiel, ISBN 3-924409-04-8,
  • "der esperantist", 2/1990
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Werner Pfennig is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Werner Pfennig
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes