peoplepill id: tordai-hajnal
TH
Hungary
5 views today
8 views this week
The basics

Quick Facts

Places
Work field
Gender
Female
Place of birth
Gyöngyös, Hungary
Age
78 years
The details (from wikipedia)

Biography

Hajnal Tordai, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tordai Hajnal estas hungara teatra kostumisto, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2013).

Hajnal Tordainaskiĝis la 21-an de julio 1946 en Gyöngyös.

Biografio

Hajnal Tordai abiturientis en Budapeŝto en 1964, poste ŝi studis en lernejo pri dekoraciistoj 2 jarojn, iom poste en libera artlernejo de Zebegény (1968–1970). Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Hincz, József Somogyi kaj László Gyémánt. Intertempe ŝi eklaboris apud Tivadar Márk en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1966, sed dum la someraj paŭzoj ŝi revenis al Zebegény. Inter 1977–1993 ŝi laboris en Teatro Kisfaludy, inter 1993–2000 en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ŝi kreis kostumojn sen esti membro de teatro. Ŝi memstare respondecis pri kostumoj ekde 1974, resume ŝi kreis ĉirkaŭ 500 kostumaron por spektakloj. Ekde 2010 ŝi instruas en Hungara Belarta Universitato. Ŝi ricevis premiojn inter 1996-2017.

Elektitaj kostumaj laboroj

  • Emil Petrovics: C'est la guerre (1975)
  • Sándor Bródy: A tanítónő (1980, 1994)
  • William Shakespeare:
    • Somermeznokta sonĝo (1984)
    • Julio Cezaro (1988)
    • Otelo, la maŭro de Venecio (1989, 1993, 1995)
    • Hamleto (1993-1994, 2005)
    • Reĝo Lear (1994)
  • Georges Bizet: Carmen (1986, 2006)
  • István Örkény: Macskajáték (1999)
  • Andor Gábor: Dolarpaĉjo (2007)
  • György Moldova: Te furcsa katona! (2010)

Fontoj

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Tordai Hajnal is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Tordai Hajnal
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes