peoplepill id: tamas-szana
TS
Hungary
2 views today
2 views this week
The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Tamás SZANA [tamAŝ sana], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szana Tamás estis hungara redaktoro, kritikisto, ĵurnalisto, arthistoriisto, membro kaj sekretario de Societo Petőfi, membro de Societo Kisfaludy.

Tamás Szana naskiĝis la 1-an de januaro 1844 en Tiszafüred. Li mortis la 11-an de februaro 1908 en Budapeŝto.

Biografio

Tamás Szana frekventis lernejojn en Debrecen, poste en 1867 li eklaboris en redaktejo de revuo. Ankaŭ baldaŭe li redaktis diversajn revuojn, gazetojn precipe en Budapeŝto. En 1876 li estis unu el la fondintoj de Societo Petőfi, kie li estis ĉefsekretario. En 1901 li aliĝis ankaŭ al Societo Kisfaludy kaj li gvidis teatron.

Komence li helpis junajn verkistojn, kiel Kálmán Mikszáth,Sándor Bródy, Viktor Rákosi, sed ekde la 1890-aj jaroj li okupiĝis pri arthistorio, kie li faris pioniran laboron.

Verkaro (elekto)

  • Csokonai Vitéz Mihály életrajza (Biografio de Mihály Csokonai Vitéz) 1869
  • A két Kisfaludy (Ambaŭ Kisfaludy) 1876
  • Magyar költők szerelmei (Amoj de hungaraj poetoj) 1887
  • Magyar művészek (Hungaraj artistoj) 1887–1889
  • Petőfiné Szendrey Júlia (Júlia Szendrey) 1891
  • Izsó Miklós (szobrász) élete és munkái (Vivo kaj verkoj de Miklós Izsó) 1897
  • Száz év a magyar művészet történetéből 1800–1900 (Cent jaroj el historio de la hungara arto 1800–1900) 1901
  • Hippolyte Taine: A művészet philosophiája (Hippolyte Taine: Filozofio de la arto) 1878 - tradukaĵo
  • Ovidio: A szerelem művészete (Arto de la amo) 1883 - tradukaĵo
  • Benvenuto Cellini önéletírása 1–2 (Membiografio de Benvenuto Cellini 1-2) 1890–1891 - tradukaĵo

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Tamás Szana is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Tamás Szana
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes