Szalay Lajos
Quick Facts
Biography
Lajos Szalay [lajoŝ salai], hungare Szalay Lajos, Esperante Ludoviko Szalay estis fama hungara grafikisto.
Lajos Szalay naskiĝis la 26-an de februaro 1909 en Hungario, en Őrmező (nuntempa Strážske en Slovakio). Li mortis la 1-an de aprilo 1995 en Miskolc.
Vivo
Lajos Szalay tre frue lerte desegnadis. Li frekventis bazlernejon en Tarnabod kaj Miskolc, gimnazion en Miskolc. Inter 1927-1936 li lernis pentradon en Budapeŝto en la ĉeflernejo, dume en 1930 li estis en Parizo. En 1939 li edziĝis. En 1946 li denove vojaĝis al Parizo, kie li ne povis vivtenis sin. En 1948 li vojaĝis al Bonaero, kie li ricevis postenon en la universitato. En 1960 li elektis novan urbon: Novjorkon, kie li faris unue reklamojn. En la 1970-aj jaroj li jam ofte vizitis Hungarion, fine en 1988 hejmenvenis al Miskolc. Li ricevis premion Kossuth en 1992, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj ekspozicioj (elekto)
- 1949 San Miguel de Tucumán
- 1955, 1957, 1961, 1976, 1997 Bonaero
- 1958 Montevideo, Vaŝingtono
- 1968, 1975 Novjorko
- 1969 Toronto
- 1972, 1980, 1984, 2008 Budapeŝto
- 1981, 2006, 2009 Miskolc
- 1982 Salgótarján
- 1986 Békéscsaba, Baja
- 1989 Eger
- 1991 Sátoraljaújhely
- 1993 Vieno
Liaj disĉiploj
- István Mezey