peoplepill id: so-gilsu
SG
South Korea
3 views today
3 views this week
So Gilsu
South Korean esperantist

So Gilsu

The basics

Quick Facts

Intro
South Korean esperantist
Work field
Gender
Male
Age
80 years
Education
Dankook University
Seoul, Joseon, South Korea
Employers
Kookmin University
Seoul, Joseon, South Korea
Positions
Director of International Congress University
Universal Esperanto Association committee member
board member of UEA
The details (from wikipedia)

Biography

SO Gilsu (naskiĝis la 27-an de aprilo 1944) estas korea esperantisto kaj profesoro pri ekonomiko ĉe Universitato Sokyong en Seulo. Li esperantistiĝis en 1966. Ekde 2016 honora membro de UEA.

Li doktoriĝis en 1979 kaj ekde tiu jaro estis profesoro pri ekonomiko en la Universitato Sokyong en Seulo. Li estis ankaŭ direktoro de la Korea Asocio pri Ekonomika Historio kaj prezidanto de la Instituto pri la Historio de Kogurjo. Li lernis E-on en 1966 kaj unue aktivis en la junulara movado, i.a. kiel prezidanto de Korea E-Junularo. Li estis sekciestro de ILEI en Koreio kaj vicprezidanto de Korea E-Asocio. En UEA li membriĝis en 1971 kaj estis komitatano kaj estrarano pri la azia agado kaj pri faka kaj scienca aplikado 1989-1995. Kiel estrarano li redaktis la bultenon Esperanto en Azio 1990-1993 kaj fondis la Komisionon pri Azia E-Movado en 1994. Li prelegis en la Internaciaj Kongresaj Universitatoj en Varno (1978), Braziljo (1981), Budapeŝto ( 1983), Varsovio (1987) kaj Seulo (1994). Krome, en la 97-a UK en Seulo li estis rektoro de IKU. So aŭtoris la lernolibrojn Kursolibro de Esperanto (7-a eld. 1982) kaj Praktiko de Esperanto (1976, 2-a eld. 1981). Li instruis E-on i.a. en pluraj koreaj universitatoj, en la Nord-Amerika Somera Kursaro en San-Francisko kaj en Aŭstralio.

Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Tradukado

Li esperantigis la infanlibron de Shel Silverstein, La sindonema arbo (1983).

Eksteraj ligiloj

So Gilsu multe vojaĝas. Fotojn de siaj vojaĝoj li publikigas en sia dulingva blogo ĉe http://blog.naver.com/sokoguryo/

Fontoj

  1. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 621: Novaj Honoraj Membroj de UEA, la 24-a de julio 2016 esperante
  2. Shel Silverstein, La sindonema arbo. (Trad. So Gilsu). Seulo: Korea Ligo de Esperantistaj Instruistoj, 1983.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
So Gilsu is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
So Gilsu
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes