peoplepill id: siglind-erika-schmalzriedt
SS
Germany
2 views today
13 views this week
Siglind-Erika Schmalzriedt
German esperantist

Siglind-Erika Schmalzriedt

The basics

Quick Facts

Intro
German esperantist
Places
Work field
Gender
Female
The details (from wikipedia)

Biography

Siglind-Erika SCHMALZRIEDT, nomata Sinjo, estis germana esperantistino.

En 1951 ŝi kiel 14-jara knabino tute sola travojaĝis Eŭropon pere de Esperanto, pri kio raportis centoj da eŭropaj ĵurnaloj kaj radiostacioj. Mallonge poste aperis ŝia germanlingva libro "Sinjos Sprung über die Grenzpfähle", kiu instigis multajn germanajn junulojn lerni Esperanton.

Poste montriĝis, ke la libron efektive verkis ŝia patro W. O. S. Schmalzriedt, kiu uzis sian filinon kiel Esperanto-propagandilon. Post la morto de la patro, Sinjo forĵetis la patrajn esperantaĵojn kaj rompis ĉiujn kontaktojn al esperantistoj.

Verkoj

  • Schmalzriedt, Siglind-Erika: Sinjos Sprung über die Grenzpfähle. 2-a eldono, Veitsberg-Verlag, Ravensburg 1953, 192 p.

Poemo pri Sinjo

247) Al Sinjo

Ĉu tiom vin ĝojigi povos mia
Verdstela lernolibra poezia?
Ricevu ĝin kun la sincera diro
De mil salutoj kaj de la deziro
Ke via multvalora varb-laboro
Por Esperanto ĉiam plu sukcesu
Kaj ke min via kara juna joro
Ne eble troe baldaŭ jam forgesas.

poemo de Karl Vanselow

el: Nia lingvo Esperanto, Tria kajero de la tria serio

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Siglind-Erika Schmalzriedt is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Siglind-Erika Schmalzriedt
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes