peoplepill id: siegfried-ziegler
SZ
Germany
3 views today
6 views this week
Siegfried Ziegler
German politician

Siegfried Ziegler

The basics

Quick Facts

Intro
German politician
A.K.A.
P. Brikisto Brikisto
Places
Gender
Male
Place of birth
Essen, Düsseldorf Government Region, North Rhine-Westphalia, Germany
Place of death
Seefeld, Starnberg, Upper Bavaria, Bavaria
Age
82 years
The details (from wikipedia)

Biography

Siegfried ZIEGLER (naskiĝis la 2-an de februaro 1902 en Essen, mortis la 19-an de januaro 1984 en Seefeld aŭ Herrsching) estis germana esperantisto kaj geografiisto.

Siegfried Ziegler studis geografion kaj botanikon kaj doktoriĝis pri la geografio de Essen. Dum la studado li laboris kiel ministo, poste kiel instruisto. En 1933 li fariĝis estro de la geografia organizo Länderkundliche Arbeitsgemeinschaft kaj ekde tiam eldonis ties organon Länderkundliche Nachrichten. De 1945 ĝis 1965 li estis bavara ŝtatoficisto. Li estis membro de Socialdemokratia Partio de Germanio kaj en la jaro 1955 dum kelkaj monatoj membris en la bavara parlamento. De 1965 ĝis 1969 li laboris en Meksiko por la socialdemokrata fondaĵo Friedrich-Ebert-Stiftung kaj tie instruis ekonomian geografion.

Siegfried Ziegler lernis Esperanton en 1924 kaj fariĝis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda. Post la dua mondmilito li refondis Germanan Esperanto-Asocion (GEA) kaj estis de 1947 ĝis 1953 ties prezidanto. Samtempe li estis direktoro de Germana Esperanto-Instituto (GEI). Krome li eldonis la Esperantan revuon La ponto kaj en 1949 Esperanto-lernolibron germanlingvan kun la titolo "Kleines Lehrbuch der Weltsprache Esperanto", sub la pseŭdonimo "Brikisto", kiu estas traduko de lia germana familia nomo. Grandparte pro lia engaĝiĝo, la Universala Kongreso de Esperanto en 1951 povis okazi en Munkeno. Pro kvereloj ene de GEA li malmembriĝis en 1953. Sian Esperanto-bibliotekon li donacis al GEI. Liaj manuskriptoj, artikoloj, leteroj ktp. el la jaroj 1946–1965 troveblas en la arkivo de Fritz-Hüser-instituto.

Notoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Siegfried Ziegler is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Siegfried Ziegler
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes