Sándor Tekeres
Quick Facts
Biography
TEKERES Sándor (tekereŝ) hungara popolkant-kantisto, operetkantisto. Li naskiĝis en Armăşeni la 1-an de junio 1921 kaj mortis en Budapeŝto la 11-an de julio 1977.
Biografio
Sándor Tekeres estis metilernanto en Braŝovo, kie kantis en ĥoro kaj lernis violonludon ĉe rumana bazlerneja instruisto. Li venis enBudapeŝton en la komenco de la kvardekaj jaroj. Inter 1945–1947 la studis operfakon en la Muzikakademio Franz Liszt ĉe Imre Molnár, pli poste du jarojn ĉe Andor Lendvai. Li diplomiĝis en 1951. Samtempe li estis ano de Artensemblo de Hungara Popolarmeo. Inter 1963–67kaj inter 1951–1963 li estis solisto de Operetoteatro (Budapeŝto), sekve ekde 1967 de la Artensemblo de Hungara Popolarmeo. Intertempe li kantis popolkantojn kaj kelkfoje ankaŭ popolecajn kanzonojn, pri kiuj prepariĝis pluraj registraĵoj.
Gramafondiskaj popolkant-registraĵoj
- Balatoni népdalok,
- Tiszavidéki dallamok,
- Két szál pünkösdrózsa.
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon [1]