peoplepill id: puramo-chong
PC
4 views today
4 views this week
The basics

Quick Facts

Work field
Gender
Male
Birth
Age
73 years
The details (from wikipedia)

Biography


D-ro Puramo CHONG (uzata en Esperantujo; originala nomo: CHONG Woncho 정원조; naskiĝis en 1952) estas Korea esperantisto ekde la jaro 1971 kaj kuracisto de orienta medicino. Li diplomitiĝis en medicina fakultato de Kyunghee, Seulo, kaj doktoriĝis en la sama universitato pri korea kompleksia medicino en 1981.

En la jaro 1982 li verkis Esperanto-lernolibron, Esperanto-Kurso laŭ la rekta metodo kun 15 kasedoj kaj redaktis Esp-gazeton, La Espero el Koreio dum 16 jaroj (1980-1996). Li laboris kiel LKK-ano de la 79a UK en Seulo (1993-1994) kaj kiel prezidanto de Korea E-Asocio (1998-2005) kaj nun estas ĝia honora prezidanto.

Dum la jaroj 2005-2011 li loĝis en Usono kaj profesoris pri Akupunkturo kaj kompleksia medicino en la universitatoj National University of Health and Science en Ilinojo, Virginia University of Oriental Medicine en Virginio, Usono. Li prelegis pri Sana kaj longa Vivo en IKU en Pekina UK (2002). Li fondis INA (Internacia Naturkuracista Asocio) en la jaro 1986 kaj rolis kiel ĝia prezidanto dum 16 jaroj (1988-2004). En UEA li rolis kiel komitatano A, C, dum 1986-2003 kaj kiel prezidanto de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado) dum 1997-1999.

Verkoj

  • Esperanto-Kurso laŭ la Rekta Metodo, en Esp. (1988)
  • Vojaĝo al Orienta Eŭropo, en korea (1990)
  • Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo, en Esp. (2004)
  • Nova Studo pri Korea Kompleksia Medicino, en korea (2010)

Eksteraj ligiloj

  • www.puramo.com
  • www.yedam.org
  • www.koreanmedicine.org
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Puramo Chong is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Puramo Chong
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes