peoplepill id: orlando-raola
OR
United States of America Cuba
3 views today
3 views this week
Orlando Raola
American chemist and esperantist

Orlando Raola

The basics

Quick Facts

Intro
American chemist and esperantist
A.K.A.
Orlando E. Raola
Gender
Male
Place of birth
Havana, Havana Province, Cuba
Age
69 years
The details (from wikipedia)

Biography

Orlando E. RAOLA (Havano, 1955) estas kemiisto kaj esperantisto de kuba deveno, vivanta en Greenbrae, kantono Sonoma, Kalifornio, Usono. Li estas doktoro pri kemio (Universitato de Kalifornio, Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College.

Esperanto

Orlando Raola esperantistiĝis en 1984, ekaktivis en la kuba movado kaj dum kvar jaroj laboris profesie por Esperanto. Samtempe li ankaŭ ekagadis internacie: ekzemple li estis LKK-ano kaj preleganto en la 75-a UK dum somero 1990 en Havano, kaj poste preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88-a UK dum somero 2001 en Gotenburgo. En 1994 li ekloĝis en Usono, kaj tuj ekaktivis en la loka (San-Franciska golfo), Kalifornia kaj tutlanda Esperanto-movadoj. Ekzemple, li estis prezidanto de la LKK por la 47-a Kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA, nun ankaŭ nomata Esperanto-USA) en San-Francisko (1997). Estrarano de ELNA inter la jaroj 1988 kaj 2007, li en 2009 kandidatis kaj servis la Asocion Esperanto-USA kiel prezidanto inter 2011 kaj 2017. Daŭre li internacie science laboras per Esperanto. Interalie li aktivis en la tema propramo de la 85-a UK en sia hejmurbo Havano kaj kunordigas la teman programon de la UK 2013 en Rejkjaviko. Ofta preleganto en la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Elektiĝis al la Akademio de Esperanto en 2016, kie li estas estro de la Sekcio pri Faka Lingvo.

Privata vivo

Li havas edzinon nome Elsa Torres kaj filon nome Abel naskiĝinta en 1987.

Referencoj

  1. Dr. Orlando E. Raola (angle). Santa Rosa Junior College. Alirita 2023-11-27.
  2. Kandidatoj por estrarano/ Candidates for Board of Directors (esperante). Esperanto USA. Arkivita el la originalo je 2013-08-02. esperante
  3. (februaro 2013) “Orlando Raola reĝisoros la kongresan temon de Rejkjaviko”, Gazetara Komuniko de UEA (eo) (489). Alirita 2023-11-27.. 

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Orlando Raola is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Orlando Raola
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes