peoplepill id: nikolaj-evstifejev
NE
Russia
4 views today
4 views this week
Nikolaj Evstifejev
Russian esperantist

Nikolaj Evstifejev

The basics

Quick Facts

Intro
Russian esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Birth
The details (from wikipedia)

Biography

Nikolaj EVSTIFEJEV (ruse Николай Евстифеев) estis malnova rusa esperantisto, jam aktiva ĉ. la jaro 1890, kiu laboris amplekse kaj diversmaniere por Esperanto.

Inter alie li kunlaboris je la periodaĵoj L' Esperantiste, Juna Esperantisto, Český Esperantista, Literatura Almanako de Lingvo Internacia, Scienca Revuo ktp. Li vizitis Theodoron Čejka-n en printempo 1902 kaj estis la unua fremdulo, kun kiu Čejka parolis Esperante. En 1905 li elektiĝis membro de la Lingva Komitato, kaj en 1907 li eldonis kun slovaka kuracisto, tolstojano Albert Škarvan la unuan lernolibron de Esperanto por slovakoj, nome tradukon de la Fundamento. Kiam el la pli ol 100-membra Lingva Komitato en 1908 elektiĝis nur 12-persona Akademio, li estis inter la 12 akademianoj. Inter la jaroj 1908 ĝis 1910 li loĝis en Sofio kaj tre multe laboris por la Bulgara movado. En 1909 li vizitis Beogradon kaj faris propagandon por la Internacia Lingvo tie.

Li tre monhelpis la movadon per abono de revuoj al grupoj, helpoj al vojaĝoj de propagandistoj, ktp. Dum la okazaĵo de Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, li multajn subskribojn havigis kaj monsubtenis Louis Couturat (kiu devus labori por Esperanto) per pluraj mil frankoj.

Verkoj

  • 1907: Škarvan, Albert; Nikolai P. Evstifejev. Universala Vortaro de la Lingvo Internacia “Esperanto”. En: Fundamento de Esperanto, slovaka eldono, Základy Medzinárodnej reči Esperanto. Turčiansky Svätý Martin: N.P. Evstifejev, 1907. [2], 10, 110, [1], 16 p.

2-a eldono: Ĉikago, Rovnosti Ľudu, 1918. 128 p.


The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Nikolaj Evstifejev is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Nikolaj Evstifejev
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes