peoplepill id: mramba-simba-nyamkinda
MSN
Tanzania
3 views today
3 views this week
Mramba Simba Nyamkinda
Tanzanian esperantist

Mramba Simba Nyamkinda

The basics

Quick Facts

Intro
Tanzanian esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Age
63 years
The details (from wikipedia)

Biography

Mramba Simba NYAMKINDA (* 20-a de aprilo 1961 en Marambeka, Tanzanio) estas tanzania esperantisto, estro de vilaĝaro Salama kaj fondinto de NRO Mazingira, kiu celas samtempe instigi socialan kaj ekonomian bonfarton kaj naturprotektadon.

Juneco

Lia patrino mortis tuj post lia naskiĝo pro troa perdo de sango. La orfo loĝis sola kun sia patro.

Aĝante 12 jarojn li komencis iri al la bazlernejo, sed jam la sekvan jaron li ne plu povis esti lernejano pro manko de mono por lerno-kotizo, lernovestaĵoj kaj lerniloj. Nur unu jaron poste lia patro sukcesis denove sendi lin al lernejo, sed jam denove post unu jaro la patro malsaniĝis, do la filo ne plu povis daŭrigi la lernadon.

En 1976, la junulo decidis kontakti onklon en Kenjo por peti lian helpon por ke li revenu al lernejo. Sen mono por la vojaĝo Mramba devis piediri dum 6 tagoj (nokte li dormis apud la vojo), ĝis kiam li atingis la distriktan ĉefurbon Musomaĉe Viktoria-lago.

Tie Mramba renkontis ege grandajn malfacilaĵojn. Li tute ne sciis pri kie trovi nutraĵojn kaj tranoktadon, li estis malpura kun siaj ĉifonitaj vestaĵoj el ŝafledo. La urbaj geknaboj timigis lin kaj forĉasis lin per ŝton-frapoj. Li provis serĉi laboron, sed ne sciis kiel serĉi. Li nutris sin el rubujoj, tranoktis surstrate aŭ ĉe la busstacio.

Post kelkaj semajnoj li hazarde renkontis du personojn, kiuj parolis pri Kenjo en la lua lingvo, la lingvo de lia patrino. Li tuj salutis ilin, rakontis pri siaj malfacilaĵoj kaj petis ilian helpon por atingi la onklon. Surprize kaj bonŝance montriĝis, ke ili bone konis la onklon kaj eĉ la patron, ĉar ili apartenis al la sama religio (Pentekosta). Kaj ili kunvenigis lin al la onklo en Kenjo.

La onklo volus helpi al Mramba, sed pro aĉeto de tereno mem ne plu havis [okazon]. Mramba helpis al li en rikolto kaj vendado de bananoj, sed tio apenaŭ sufiĉis por nutri ilin ambaŭ.

Mramba amikiĝis kun knabo, kun kiu li faris planojn forkuri al Najrobio por tie serĉi laboron. Kaŝveturante en kamiono ili fakte atingis la ĉefurbon de Kenjo, sed tie tre rapideperdis unu la alian.

Tajloro

Ĉe hinda komercisto Mramba trovis laboron, alparoli klientojn kaj inviti ilin al la butiko.

La ĉefo trovis lin talenta kaj proponis laboron en la vesto-kudrejo. Mramba ekŝatis tiun profesion kaj estis akceptita kiel meti-lernanto, kondiĉe ke li ne postulu salajron. Post kvar jaroj tie (1977-1981) li estis lerta tajloro kaj decidis reiri al Tanzanio por revidi sian patron, trovante lin en malfacila vivstuacio.

Li trovis laboron kiel tajloro por araba komercisto en Bunda-urbo,35 km for de sia naska vilaĝo. Tie li edziĝis kaj fine de 1982 ili havis la unuan filinon.

Esperantisto

En la jaro 1983 li trovis artikolon pri Esperanto en la loka ĵurnalo. Li vidis ŝancon al plua lernado - eĉ senpaga - kaj tuj skribis leteron al UEA por peti la kurson. Post tri monatoj alvenis la svahila lernolibreto pri Esperanto. Li serioze studis la dek lecionojn kaj sendis la solvitajn taskojn al sia itala mentoro Nino Vessellapor korektado; poste li daŭrigis la korespondadon kun S-ro Hans Bakker en Amsterdamo, kiu pluhelpis lian lernadon per pliaj lernomaterialoj.

En la jaro 1988 pere de Hans Bakker li ricevis inviton de UEA por trimonata studvojaĝo al Eŭropo pere de subvencio de Unesko kaj per tio li partoprenis al ILEI-seminarion kaj partoprenis la 73-an UKon en Roterdamo.

Revenante hejme li provis kun geamikoj starigi la landan Esperanto-Asocion kaj en la jaro 1992 ili sukcesis kunvenigi esperantistojn en Daresalamo, kie li estis elektita la prezidanto de TEA, kiun li gvidis ĝis 1996.

En Politiko

En la jaro 1998 li retranslokiĝis al sia vilaĝo por gardi kaj prizorgi sian familian grundon, kiun la vilaĝestroj volis transdoni al aliaj personoj. Ĉar tiu tereno estis sufiĉe granda li interkonsentis kun la edzino, ke li edziĝu kun alia virino, kiu povus helpi en la kultivado.

En la sekva jaro 1999 la vilaĝanoj elektis lin en la vilaĝan estraron; li sperte plenumis sian oficon kaj proponis sukcesajn projektojn (finkonstruo de la bazlernejo kaj kliniko).

En la jaro 2005 estis balotoj en Tanzanio por la ŝtatprezidento, por la tutlanda parlamento kaj la regionaj kaj distriktaj parlamentoj. Mramba Simba kandidatiĝis por reprezenti sian komunumon de Salama (vilaĝaro el kvin vilaĝoj) en la distrikta parlamento de Bunda. Li estis elektita kun granda plimulto kaj oficis kiel estro de Salama ĝis oktobro de la jaro 2010.

En aprilo de la jaro 2010 la distrikta parlamento de Bunda decidis dividi kelkajn komunumojn en la distrikto; la komunumo de Salama estis dividita al du partoj, SALAMA kaj KETARE; ankaŭ fondiĝis du novajn vilaĝoj.

En oktobro de la jaro 2010 estis denove baloto en Tanzanio por la ŝtatprezidento, por la tutlanda parlamento kaj la regionaj kaj distriktaj parlamentoj. Mramba rekandidatiĝis por reprezenti sian novan komunumon de KETARE (vilaĝaro el kvar vilaĝoj) en la distrikta parlamento de Bunda. Pro sia bonfara laboro kiel estro de Salama dum kvin jaroj neniu kontrauis lin por Ketare. Do li iĝis aŭtomate la estro de la komunumo de Ketare kaj li estis la sola kandidato en la distrikto de Bunda kiu kandidatiĝis sen kontraŭulo.

En oktobro de la jaro 2015 okazis denove baloto en Tanzanio por la ŝtatprezidento, por la tutlanda parlamento kaj la regionaj kaj distriktaj parlamentoj. Mramba denove kandidatiĝis por reprezenti sian komunumon de KETARE; dank' al sia bona kaj sukcesa laboro kiel estro de la nova komunumo de KETARE dum kvin jaroj, la popolo re-elektis lin por gvidi la komunumon de Ketare.

La Organizaĵo Mazingira

En la jaro 2006 Mramba aranĝis multajn vilaĝ-kunvenojn por esplori pri la malfacilaĵoj kiuj suferigas la popolon de Salama. Rezulte estis fondita la Organizaĵo Mazingira, kiu celas plian disvolviĝon ekonomian kun respekto al la naturo (Mazingira estas la svahila vorto por "medio" - pli detala priskribo de la projektoj).En 2007 kaj 2008 li entreprenis vojaĝon al Eŭropo por diskonigi la projektojn de Mazingira kaj starigi reton de subtenantoj.

Rimarkoj

  1. La historio de TEA estas nur parte dokumentita. Alia raporto pri tiu tempo, verkita de Nino Vessella, la "mentoro", troviĝas ĉe "Tanzania agado"
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Mramba Simba Nyamkinda is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Mramba Simba Nyamkinda
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes