peoplepill id: mihail-solovjev
MS
4 views today
4 views this week
The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Miĥail SOLOVJEV estas ruso, juĝisto (de 1900 en Rusujo, de 1926 en Jugoslavujo en Novi Sad). Naskiĝis en la 26-a de oktobro 1874 en Odessa. Estis prezidanto de Amatora Fotografa Societo en Odessa. instruis jurajn sciencojn en gimnazioj ktp. Esperantisto de 1889, sub n-ro 411 laŭ Zamenhofa Adresaro. Prezidanto de Esperanto-Societo en Kiŝinev de 1913. Prezidanto de Esperanto-Societo en Odessa. UEA-delegito en Kiŝinev kaj Odessa, poste en Petrovaradin, Jugoslavio. Verkis lernolibron kun du vortaroj. En „La Esperantisto“ de W. H. Trompeter li aperigis anekdotojn, versaĵojn, tradukaĵojn, ekz. en 1892 „Tri Palmoj“ de Lermontov; tiu ĉi versaĵo kaj la „Plendo“ estis elektitaj de L.L. Zamenhof por la Fundamenta Krestomatio. Poste aperis de li versaĵoj originalaj kaj tradukaĵoj de Heinrich Heine, Majkov, Lermontov, Vladmir Iliĉ, Puŝkin en „La Revuo“, Literatura Mondo, „Bizantio“, Heroldo de Esperanto, „La Suda Stelo“ kaj „Konkordo“.

Referencoj

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Solovjev el la Enciklopedio de Esperanto.


The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Miĥail Solovjev is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Miĥail Solovjev
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes