peoplepill id: michael-knab
MK
3 views today
3 views this week
The basics

Quick Facts

Work field
Gender
Male
The details (from wikipedia)

Biography

Michael Knab (ankaŭ Majstro Miĥaelo; naskiĝinta proksimume 1340/50; mortinta post 1399) estis aŭstra konstruestro fine de la 14-a jarcento por duko Albreĥto la 3-a de Aŭstrujo.

Verkoj

Michael Knab starigis ekde 1382 ĝis 1384 la bildokolonon „Ŝpinistino ĉe la kruco“ (vidu apudan bildon) en Wiener Neustadt. Pro tio oni supozas ankaŭ lian aŭtorecon por simila „Ŝpinistino ĉe la kruco“ starigita en 1375 en Vieno, tamen tio ne estas pruvebla.

Por Albreĥto la 3-a li kreis la iaman akvokastelon en Laxenburg (Malsupra Aŭstrujo, kiu poste estis barokigata. Krom tio li starigis laŭ komisio de duko Leopoldo la 3-a la kastelon en Wiener Neustadt. Unu el liaj lastaj verkoj estus la planado de la la laŭlonga domo de la preĝejo Maria ce la Riverbordo (antaŭ 1397).

Ĝis proksimume 1395 iu Majstro Miĥaelo direktis la konstruadon de la katedralo Sankta Stefano en Vieno, kiun oni tradicie identigis kun li, tamen pri tio ne ekzistas certaj fontoj. Precipe la supozon de plano devenanta de li por la malsupraj etaĝoj de la suda turo ekestintaj inter 1379 kaj 1395 oni nun konsideras kiel malaktualiĝintan..

Literaturo

  • Elisabeth Hassmann: Meister Michael. Baumeister der Herzoge von Österreich. Doktortezo ĉe la Universitato de Vieno 1996, Böhlau Verlag Vieno 2002, ISBN 3-205-99354-3.

Referencoj

Ligoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Michael Knab is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Michael Knab
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes