peoplepill id: michael-cayley-1
MC
United Kingdom
6 views today
6 views this week
The basics

Quick Facts

Work field
Gender
Male
Birth
Age
75 years
The details (from wikipedia)

Biography

Michael CAYLEY, angla esperantisto kaj verkisto.

Li naskiĝis en Londono en 1950. Dum sia kariero li laboris kiel ŝtatoficisto, precipe en la Departemento de Enlandaj Impostoj, kie li konsilis ministrojn pri impostaj aferoj kaj iĝis direktoro. Li nun loĝas en Hayling Island, Hampshire.

En 1971 kaj 1973 aperis anglalingvaj poemaroj Moorings kaj The Spider's Touch. En 1972 li redaktis aron de poemoj de Richard Crashaw (17-a jarcento). Pluaj anglalingvaj poemoj aperis en literaturaj gazetoj, kaj li ankaŭ verkis artikolojn pri modernaj eŭropaj poetoj kaj pri genealogio.

Li kontribuis recenzojn kaj novelojn al La Brita Esperantisto, kaj poemojn al BA1 kaj BA3. Ene de Novembro 2006 li verkis esperantan romanon responde al internacia interreta defio. En 2007 li gajnis la duan premion en la poezia branĉo de la belartaj konkursoj de la UEA.

Li kunlaboris kun Renato Corsetti kaj Gerrit Berveling pri la redakto de La Trezoro, antologio (kreata de Husejn Al-Amily) de arabaj proverboj kaj tradiciaj arabaj anekdotoj. La libron eldonis la Araba Komisiono de la UEA en 2008.

Li estas aktiva vikipediisto, aparte pri la literaturo kaj la historio.

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Michael Cayley is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Michael Cayley
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes