peoplepill id: marton-lendvay
ML
Hungary
4 views today
4 views this week
Márton Lendvay
Hungarian actor

Márton Lendvay

The basics

Quick Facts

Intro
Hungarian actor
Places
Gender
Male
Place of birth
Baia Mare, Maramureș County, Romania
Place of death
Pest
Age
50 years
Family
Spouse:
Anikó Hivatal
Children:
Márton Lendvay
Márton Lendvay
The details (from wikipedia)

Biography

LENDVAY Márton estis hungara kantisto-aktoro, reĝisoro naskiĝinta en Nagybánya la 11-an de novembro 1807 kaj mortinta en Pest (urbo) la 29-an de januaro 1858. Lia edzino estis Anikó Hivatal, li estis la patro de aktoro Márton Lendvay.

Biografio

Post kelkaj amatoraj roloj Márton Lendvay fariĝis aktoro el urba skribisto en 1926 - laŭ aliaj fontoj en 1828 – ĉe aktortrupo de Károly Fejér. Liajn unuajn sukcesojn li rikoltis en Nagyvárad. En Pest li ludis unue en 1831. Poste tio li iĝis ano de la Dunántúli Színjátszó Társaság. Dum la landkunveno li ludis ankaŭ en Pozsony en 1833. En la 1830-aj jaroj liaj stacilokoj estis Kassa, Kolozsvár kaj la Burgteatro en Buda, sed li ofte engaĝiĝis ankaŭ ĉe la migrantaj aktortrupoj. Li estis fondanto de la Teatro Magyar de Pest, respektive de la Nacia Teatro (Pest) – kaj kun interrompoj – li estis ĝia ano ĝis sia morto. En 1840 li studvojaĝis Vienon kaj Berlinon. Por longaj tempoj li ludis en Kassa kaj Pécs, kie ankaŭ reĝisoris en 1839–40. En la Nacia Teatro li reĝisoris ekde 1843. Lia lasta ludo estis la 31-a de januaro 1854 en Nemzeti Színház (Lord Rochester, Birch–Pfeiffer: A lowoodi árva). Li havis hemoragion cerban kaj ne plu ludis. Lia naskiĝurbo jam en novembro de 1844 elektis lin ĝia honora civitano. Li verkis ankaŭ novelojn kaj komponis kantojn.

Ĉefaj roloj

  • Zampa (Hérold); Fra Diavolo (Auber);
  • Rómeó, Hamlet, Othello, III. Richárd, (Ŝekspiro);
  • Fiesco, Don Carlos (Schiller);
  • Ferdinánd (Schiller: Ármány és szerelem);
  • Ethelwood (Dumas (patro)–Jermann: Korona és vérpad);
  • Ruy Blas (Hugo); Antony (Dumas (patro));
  • Robin de Bois (Arago–Vermond: Az ördög naplója);
  • Bánk bán (József Katona);
  • Árpád (Vörösmarty M.: Árpád ébredése);
  • Korpádi Gergely (Ede Szigligeti: Szökött katona);
  • Táray (Czakó Zs.: Végrendelet).

Bibliografio

  • Fejér K.: Rövid vázlata L. M. művészi életének (zsebkönyv, Szatmár, 1856);
  • Szigligeti E.: Magyar színészek életrajzai (1878);
  • Hegedűs G.: L. M. Nagy magyar színészek (1957);
  • Zsoldos E.: L. M. (adattár szerepkatalógussal, jutalomjátékai és vélhető rendezései jegyzékével, 1958).

Fonto

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Márton Lendvay is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Márton Lendvay
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes