Marianna Váradi
Quick Facts
Biography
D-ro Marianna Váradi, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Váradi Marianna estas hungara operkantisto, oratorikantisto (soprano), altlerneja instruisto.
Marianna Váradi [1] naskiĝis la 13-an de marto 1966 en Hajdúnánás.
Biografio
Marianna Váradi frekventis muzikan lernejon en sia naskiĝurbo, poste muzikan mezlernejon en Debrecen, finee ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1991. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zsolt Bende kaj Éva Andor. Ŝi partoprenis ankaŭ en majstrokursoj de Vera Rózsa kaj Szilvia Geszty. Post la diplomo ŝi ricevis stipendion 2 jarojn. Ŝi debutis en Nacia Teatro (Szeged) en 1991, sed ŝi kantadis ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1992 kaj 1996 (denove ekde 2001) ŝi apartenis al Nacia Teatro (Pécs), inter 1996-1998 ŝi kantadis en Düsseldorf kaj Duisburg. Ekde 2004 ŝi ankaŭ instruas en Universitato de Pécs. En 2010 ŝi doktoriĝis (DLA) en la Muzikakademio. Jam ekde 1989 ŝi partoprenas en oratoriaj koncertoj. Ŝi havas edzon kaj naskis filon.
El ŝia repertuaro
- Ferenc Erkel: Bánk bán — Melinda (en Operejo de Budapeŝto, en Pécs kaj en Teatro Csokonai (Debrecen))
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Gilda (en Pécs)
- Aida – Priesterin (en Germanio)
- Falstaff – Alice Ford (en Pécs)
- Il Trovatore – Ines (en Germanio)
- La Traviata – Violetta; Flora (en Pécs)
- Don Carlo – Elizabeta (en Debrecen)
- Richard Wagner: Parsifal — Blumenmädchen (en Germanio)
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – Rosalinda (en Pécs)
- Charles Gounod: Faust – Margit (en Pécs)
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Antonia (en Pécs)
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo (en Pécs)
- Gianni Schicchi - Nella (en Pécs)
- La Bohème - Mimi; Musetta (en Pécs kaj Germanio)
- Gioachino Rossini:
- La barbiro de Sevilo — Berta (en Debrecen), Rosina (en Pécs)
- Anne Boleyn - titolrolo (en Pécs)
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – grafino Almamiva (en Szeged), Suzanna (en Debrecen)
- Don Giovanni – Elvira (en Nova Teatro (Budapeŝto)), Zerlina (en Germanio)
- Cosí fan tutte - Fiordiligi (en Pécs)
- Die Zauberflöte- Pamina (en Pécs kaj Debrecen); unua damo (en Pécs)
- Die Entführung aus dem Serail - Constanza (en Pécs)
- Gaetano Donizetti:
- Don Pasquale – Norina (en Operejo de Budapeŝto kaj Pécs)
- L’Elisir d’Amore - Adina (en Pécs)