peoplepill id: leo-lentaigne
LL
France
10 views today
10 views this week
Leo Lentaigne
French esperantist

Leo Lentaigne

The basics

Quick Facts

Intro
French esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Birth
Age
99 years
The details (from wikipedia)

Biography

Leo LENTAIGNE [Lantenj] (oficiale Léon Lentaigne n. en 1909 - m. la 2-an de februaro 2008 en Montpeliero) estis instruisto aktiva en la Freinet-movado (ICEM[1]) kaj en la Esperanto-medio. Lia nomo aperas en la listo de pioniroj de la Freinet-movado inter la du mondmilitoj. Membro de SAT (matrikulo 19332) kaj de SAT-Amikaro, li estis aktiva sur la tereno de instruado de Esperanto kaj de redaktado de lerniloj. Membro de UEA ekde 1957.

Listo de verkoj

Lia libro "L'Espéranto, L'Imprimerie à l'École", Agitna, Cannes - 1959 - kolekto ' Bibliothèque de Travail ' (Laborbiblioteko) n° 437, eldonita de C.E.L. en 1959estas trovebla brokante ĉe retaj librejoj (Amazon, FNAC, livre-rare, ktp).

En la alfabeta katalogo de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen aperas de li : "Ĉe Infanlernejo de Prelles · La eta kato kiu ne volis morti" : "Infanaĵoj". Trad. Lentaigne. Ilustr. - Cannes : Freinet, Presarto de lernejo, 194?. - 16 p.

De li aperis ankaŭ, ĉe la Broŝurservo de SAT (Cercle Espérantiste de l'Agenais, Laŭte !) :

  • "Abrégé pratique de la grammaire espéranto". Praktika kompendio de la Esperanto-gramatiko. Mimeografita. 40 p. A5.
  • "Kiel diri… ?". Praktika Esperanta frazeologio; kompilaĵo; ofsetita, 148 p. A5.
  • "Tiel diru !". Kompilaĵo de 5000 esprimoj. 128 p. A5. 1984.
  • "Kvardek paŝetoj al plua posedo" (kun Cl. Cayzac). Legolibro. Tekstoj en Esperanto kun traduko en la franca. 84p. A5. Ekzistas kun kompaktdisko.
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Leo Lentaigne is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Leo Lentaigne
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes