László Korizmics
Quick Facts
Biography
László Korizmics [lAslO korizmiĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Korizmics László estis hungara agronomo, politikisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1858).
László Korizmics [1] naskiĝis la 29-an de marto 1816 en ekstera parto de Ercsi. Li mortis la 5-an de oktobro 1886 en iama Kistétény (nuntempa parto de Budapeŝto).
Biografio
László Korizmics frekventis mezlernejojn en Buda kaj Pest (urbo), poste en universitato akiris diplomon pri agronomio en 1837. En la sekva jaro li eklaboris en bienoj de Pál Antal Esterházy. Tuj post la revolucio en 1848 li ekhavis postenon en la ministerio, sed poste li ne partoprenis en la bataladoj, sed li daŭre okupiĝis pri la agronomio. En 1858 li vizitis grafon István Széchenyi, kiu estis praktike en ekzilo, poste li studvojaĝis al Turka Imperio. En 1861 li fondis agraran lernejon en Rákospalota. En 1870 li estis elektita parlamenta deputito, baldaŭe li dufoje rifuzis esti ministro.
Li edziĝis en 1842 kaj 1860. Li ricevis 2 premiojn en 1857 kaj en 1886 li ricevis nobelecon.
Verkaro (elekto)
- A háromnyomású s váltógazdaság (1840)
- Törökország földbirtoki, adóügyi és gazdasági viszonyairól (1860)
- A few particulars regarding some of the chief productions of Hungary (1862)
- Vizeink ügyében (1879)