Lajos Montag
Quick Facts
Biography
Lajos Montag [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Montag Lajos estis hungara kontrabasisto, violonĉelisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.
Lajos Montag naskiĝis la 25-an de majo 1906 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de januaro 1997 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Montag devenis el muzikista familio, komence li lernis violonadon. Li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1921-1927. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Tintner, Ferenc Schwalm kaj Leó Weiner. Post la diplomo en 1927 li muzikadis en porokazaj orkestroj en cirkoj, amuzejoj. Inter 1929 kaj 1966 li estis kontrabasisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo, tamen en la teatra jaro 1946 li estis ĉefkontrabasisto de simfonia orkestro de Hungara Radio. Li tre ofte muzikadis en la Hungara Radio kaj filharmonia orkestro. Inter 1931-1966 li instruis en la nacia muziklernejo, inter 1957-1977 en muzika gimnazio, inter 1966-1986 en pedagogia instituto de la Muzikarta Altlernejo. Li edziĝis jam maljuna dufoje, li ne havis idojn.
Elektitaj koncertoj
- koncerthalo de la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (1927)
Elektitaj komponaĵoj
- Extréme (1965)
- Mikrokoncert
- 3 etüd a vonótechnika fejlesztésére
Liaj lernolibro-serio
- Nagybőgőiskola:
- I. ekde 1955 22 eldonoj
- II. ekde 1956 13 eldonoj
- III/a ekde 1960 8 eldonoj
- III/b ekde 1966 5 eldonoj
- III/c ekde 1967 4 eldonoj
- IV. ekde 1976 4 eldonoj
- V. ekde 1982 3 eldonoj
Elektitaj disĉiploj
- László Denke, Kavamata Acumi, András Lévai, Aladár Pege, Béla Szedlák, Zsolt Tibay
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto