Lajos Beszédes
Quick Facts
Biography
Lajos Beszédes [lajoŝ besEdeŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Beszédes Lajos estis hungara skolto, instruisto, notario.
Lajos Beszédes naskiĝis la 15-an de marto 1898 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 6-an de novembro 1984 en King of Prussia (Pensilvanio, Usono).
Biografio
Lajos Beszédes skoltiĝis dum la gimnaziaj jaroj en sia naskiĝurbo en 1913. Li batalis dum la 1-a mondmilito inter 1916-1918, poste li jam apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris diplometon pri notario kaj li laboris en Lednické Rovne, kie li okupiĝis ankaŭ pri skoltismo. Li redaktis hungarlingvajn skoltajn gazetojn. En la 1930-aj jaroj li estis grava figuro de la skoltismo en Ĉeĥoslovakio, samtempe de la ĉeĥoslovakiaj hungaraj skoltoj. Tiutempe li edziĝis kaj filino naskiĝis. Post la Unua Viena Arbitracio li rehungariĝis kaj estis ĉefnotario en Guta (tiam en Hungario). Samtempe li estis fervora skolto. En 1945 li rifuĝis kun la familio al Bavario, post 4 jaroj ili translokiĝis al Usono. Li instruis ceramikoteknikon en en:Boys Town, Nebraska, samtempe li estis ankaŭ skolto. Li ricevis kelkajn hungarajn kaj usonajn premiojn.
Lia libro
- 1941 Komárom vármegye Évkönyve az 1941. évre (1941)
Memorigiloj
- memormedalo "Beszédes Lajos" por skoltoj
- samnoma skolta taĉmento
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- [udvardicserkesz.sk/cserkesztori/05_nagy_alak_beszedes_lajos.rtf]