peoplepill id: kei-kurisu
KK
Japan
3 views today
4 views this week
Kei Kurisu
Japanese esperantist

Kei Kurisu

The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

KURISU Kei, japane 栗栖 継 (naskiĝis la 18-an de julio 1910, mortis la 18-an de aprilo 2009) estis japana esperantisto kaj bohemisto, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, honora membro de Asocio de Ĉeĥa-Japana Amikeco (en Ĉeĥio), funkciulo de Asocio de Japana-Ĉina Amikeco (en Japanio), honora membro de UEA (1991) kaj de ĈEA.

Esperantisto ekde 1930, pensante, ke per Esperanto eblos progresigi komunismon. Li aktivis en Japana Proleta Esperantista Unio kaj kunredaktis la kulturajn revuojn «Marŝu» kaj «Majo». Li estis eĉ sub malfacilegaj kondiĉoj aktiva esperantista proleto (vidu JPEU kaj Proleta Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)), kio kostis al li sesfojan areston. Pro sia politika agado, li pasigis kvar jarojn en malliberejo. Jam ne plu komunisto, li dum la 1950-aj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia lando.

Li japanigis el Esperanto librojn La danĝera lingvo de Ulrich Lins kaj Tempesto super Akonkagvo de Tibor Sekelj. Gravas ĉefe liaj japanigoj el Karel Čapek (Poŝrakontoj, Milito kontraŭ Salamandroj, RUR, Blanka malsano), Jan Drda (Muta barikado), Julius Fučík (Riporto skribita en pendumila maŝo), Karel Havlíček Borovský (Bapto de caro Vladimir), Jaroslav Hašek (Ŝvejk), A. Lustig (Preĝo por Katarina Horovitz), Božena Němcová (Avinjo), plue el Jan Neruda, Josef Nesvadba, S.K. Neumann, Jaroslav Seifert, Olga Scheinpflugová, J. Weil, Jiří Wolker. Per sia laboro por disvastigo de la ĉeĥa kulturo en Japanio Kurisu bonege reprezentis ankaŭ la esperantistan movadon en ekstermovadaj medioj.

Li iniciatis en 1979 fondon de la Societo por la Japana-Ĉina Amikeco per Korespondado, kiun li mem prezidis.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Kei Kurisu is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Kei Kurisu
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes