Károly Keleti
Quick Facts
Biography
Károly KELETI [kAroj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Keleti Károly estis hungara ekonomikisto, statistikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1875). Lia frato estis pentristo Gusztáv Kelety.
Károly Keleti [1] naskiĝis la 18-an de julio 1833 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de majo 1892 en Budapeŝto.
Biografio
Károly Keleti frekventis gimnazion en Pest (urbo), baldaŭe li batalis en hungara revolucio de 1848 en la hungara armeo. Komence li trovis laborejojn laŭvice en Alcsút, Buda, Szolnok. En 1861 li komencis redakti ekonomiajn kaj statistikajn artikolojn en gazeto en urbo Pest. En 1867 István Gorove invitis lin al la ministerio, kie li establis la unuan statistikan oficejon, kiun li estris dum 25 jaroj. En 1875 li iĝis profesoro en universitato en Budapeŝto. Li ricevis francan, rusan, portugalan premiojn.
Verkaro (elekto)
- A politikai gazdaság kézikönyve (Manlibro de la politika ekonomio), (1863)
- A magyar mezőgazdaság (La hungara agrikulturo), (1867)
- Acktenstücke zur Organisation der Landesstatistik in Ungarn, (1874)
- A gyakorlati statisztika kézikönyve (Manlibro de la praktika statistiko), (1875)
- Rapport sur l'état de l'agriculture en Hongrie (1878)
- Magyarország népességének élelmezési statisztikája phisiológiai alapon (1887)
Memorigiloj
- strato, busto, memortabulo kaj faklernejo en Budapeŝto