József Mezey
Quick Facts
Biography
József Mezey [jOĵef mezei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mezey József estis hungara pentristo, poeto. Lia malofta familia nomvarianto estis Mezei.
József Mezey [1] naskiĝis la 11-an de majo 1823 en Kisléta, li mortis la 8-an de septembro 1882 en Budafok.
Biografio
József Mezey frekventis gimnaziojn en Máramarossziget kaj Szatmár, poste li estis inĝeniero (la fontoj ne mencias klare diplomon). Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis armea pentristo kaj artileriano de Jozefo Bem. Post la falo li retiriĝis al Nagybánya, kie li pentradis kaj verkis poemojn. En 1850 li studis en ateliero (eble en privata lernejo) de Jakab Marastoni, poste li pentradis en Nagybánya kaj en kelkaj aliaj urboj. Tiutempe li edziniĝis. Li pentradis ankaŭ preĝejajn bildojn, sed en 1863 liaj okuloj malsaniĝis. Li ne plu pentradis, sed verkis poemojn.
Elektitaj pentraĵoj
- Portreto pri Sándor Petőfi
- Memportreto (1851)
- Krisztus rabokat szabadít fel és gyermekeket gyógyít
- Gefratoj Abonyi (1859)
- Déli pihenő
Elektitaj kontribuoj
- Poemlibro (1870, trifoje eldonita)
- poemoj aperintaj en Hölgyfutár
- kelkaj artikoloj en pluraj gazetoj
Fontoj
- hungarlingva teksto kun bildoj
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva aprezo
Gefratoj Abonyi (1859)
Junulino kun verda turbano (1855)