József Dinnyés
Quick Facts
Biography
József Dinnyés [jOĵef dinjEŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dinnyés József estas hungara komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoetisto, esperantisto. Li nomumas sin kantoposedanto, oni ofte nomumas lin "la hungara Bob Dylan", aŭ moke Bob Dinnyés.
József Dinnyésnaskiĝis la 4-an de aŭgusto 1948 en Szeged.
Biografio
József Dinnyés komencis kantadi en sia naskiĝurbo en 1963. Post 3 jaroj li fondis ŝlagrorkestron, kie li ankaŭ verkis tekstojn por la kantoj. En la sama jaro li estis oficiale profesia kantisto. En 1967 li akiris tutlandan famon pro kanto „Karrier” prezentita en festivalo. Li tiutempe apartenis al protestaj kantistoj, nature konformaj al la socialismo. En la sekvaj jaroj li estis konstanta muzikisto de la junularaj tendaroj, renkontiĝoj. Tamen iomete li estis neglektita, el lia muzikdisko kanto estis forigita. En la 1970-aj jaroj li prezentis melodiojn por konataj poemoj. Li ricevis premiojn nur depost la socialismo inter 2001–2018. Li kantas ankaŭ Esperante.
Lia libro
- Dalaim könyve (1989)