peoplepill id: jorgos
J
France
3 views today
4 views this week
Jorgos
French esperantist

Jorgos

The basics

Quick Facts

Intro
French esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Birth
Age
70 years
The details (from wikipedia)

Biography

Jorgos (naskiĝis la 20-an de januaro 1955 en Fleurieu-sur-Saône, departemento Rodano, Francio, do nun 64-jara) en sia naskiĝloko junaĝe ekrenkontis Esperanton de Freinet-metodema instruisto s-ro Chanaud, pli konscie en 1976 de Émile Mas en Muelejoj de Metilernantoj de Tonton Chareille en departemento Creuse, kie li ekkonis René Lemaire (1900), Hans Bakker, Serge Sire kaj aliajn esperantistojn. Li Esperanton eklernis en 1978, partoprenis kongresojn en Bulonjo-ĉe-Maro kaj Parizo en 1980. Poste li renkontis Yvette Vierne en Montpellier, René Llech-Walter kaj Jean Amouroux en Perpignan/Perpinya.

En 1987 Jorgos organizis dekmonatan biciklan rondvojaĝon ĉirkaŭ Eŭropo el Ceret, Sud-Francia Katalunio al la Varsovia UK de Esperanto tra Andaluzio, Skandinavio, Bjalistoko kaj Turkio: pli ol 20 000 Km, 25 landoj, 56 kunbiciklantoj el 13 landoj, 15 000 renkontitaj Esperanto-parolantoj kaj pli ol 250 ĵurnalistaj intervjuoj kun gazet-artikoloj, radio-elsendoj kaj 13 televidaj aperoj, en 10 monatoj. Li averaĝe biciklis 100 kilometrojn tage.

Denove en 1988 samcela aranĝo estis organizita pro 40-jariĝo de Hom-Rajta Deklaracio : 4 organizantoj (Marianne Lund, Helle Eble-Jacobsen, Jean-Marc Verger kaj Jorgos), 6 monatoj, plej granda grupo de 13 biciklantoj, jorgosa biciklo ŝtelita en Hungario kun pluraj televidaj raportoj. Li averaĝe biciklis 80 kilometrojn tage.

De 1989 vivanta en la departemento Ariège [Arjeĵo], kie li renkontis Raymond Pons, li tiujare aranĝis la Francian akceptadon (partoprenante el Normandio kun siaj kunulino Marie-Noëlle kaj ilia 7-jara filo Raphaël) por duobla biciklado el Zaragoza (ES) kaj Trondheim (NO) al Bonn (DE) kun 33 biciklantoj el 13 landoj, Kerkrade (NL) kun partopreno en IJK de TEJO kaj Brighton (GB) por UK de UEA. Li averaĝe biciklis 60 kilometrojn tage.

De 1991 li en Arjeĵo regule aranĝas korusajn stud-semajnojn ĉe Pireneoj sub gvidado de nefrancaj gvidantoj, kiel Dimitr Terziev (BG), Petro De Smedt (BE), Saskia Idzerda (NL, el Akordo), Zdravka Bojĉeva (BG), Helle Eble-Jacobsen (DK), Martina Gazdek (HR), Jesper Lykke Jacobsen (DK), Carles Vela i Aulesa (ES-CAT, el Kaj Tiel Plu) cele al iama starigo de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.

Jorgos estas dumviva membro de UEA.

En 1993 li iniciatis kaj gvidis bicikladan grupon de kvin 10/12-jaraj infanoj el Okcitanio al la UK de Esperanto en [Valencio]] (ES).

Li ekzameniĝis (Kapableco) por instrui Esperanton en Liono de la paro Gonin.

De 1996 li hejme uzas Esperanton kun tri denaskuloj Ĵasmin' (1996), Floreal' (1999) kaj Luma (2002) naskitaj de Ĵani.

En 1998 li partoprenis en LKK de 83-a UK de Esperanto en Montpellier, kiel respondeculo pri interna informado, t. e. ĉiutaga aperigo de la KoKo (Kongresa Kuriero).

De 1999 Jorgos vivas en la departemento Aude [Aldeo].

De 2002 li prezidas la Arjeĵan Rondon de E-Studoj (Cercle d'Etudes Espérantistes de l'Ariège) kaj daŭre instruadas Esperanton.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Jorgos is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Jorgos
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes