peoplepill id: john-mabon-warden
JMW
United Kingdom
2 views today
2 views this week
The basics

Quick Facts

Work field
Gender
Male
Place of birth
Edinburgh, United Kingdom
Place of death
Edinburgh, United Kingdom
Age
76 years
John Mabon Warden
The details (from wikipedia)

Biography

John Mabon WARDEN [ŭordn] (naskiĝis la 8-an de oktobro 1856 en Edinburgh; mortis la 7-an de marto 1933 en Edinburgh) estis skota esperantisto kaj aktuaro (asekura matematikisto), dum kvindek jaroj (de la 1-a de januaro de 1874 ĝis la 31-a de decembro 1923) li laboris en unu vivasekura societo (Scottish Equitable).

Li estis „fellow“ de la Fakultato de Aktuaroj. Li interesiĝis pri matematikistaj problemoj, stenografio (kolektis ĉirkaŭ 5000 librojn pri ĝi), kaj genealogia serĉado.

En 1903 li lernis Esperanton; de 1905 li instruis ĝin. Li multe propagandis kaj prilaboris ĝin. De 1916 ĝis 1922 li estis prezidanto de BEA; de 1909 li estis membro de la Lingva Komitato, de 1920 akademiano kaj vicprezidanto, prezidanto de 1931. Li servis en komitatoj de la antaŭa Centra Oficejo, kaj estis prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato. Li ĉeestis ĉiujn Universalajn Kongresojn de 1905, kun escepto de tiu de 1915 (San Francisko). Li estis unu el verkintoj de „Edinburga Poŝvortaro Esperanta“ (unua eldono 1915; dek-kvara, reviziita kaj pligrandigita eldono 1931) kaj ĉefredaktoro por La Sankta Biblio, 1926.

Vidu ankaŭ

Esperantista Vagabonda Klubo

Referencoj

  1. Laŭ Flandra Esperantisto de majo 1933, p. 167, li naskiĝis en 1857.
  2. Laŭ Flandra Esperantisto de majo 1933, p. 167, li esperantistiĝis en 1904.


The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
John Mabon Warden is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
John Mabon Warden
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes