John Mabon Warden
Quick Facts
Biography
John Mabon WARDEN [ŭordn] (naskiĝis la 8-an de oktobro 1856 en Edinburgh; mortis la 7-an de marto 1933 en Edinburgh) estis skota esperantisto kaj aktuaro (asekura matematikisto), dum kvindek jaroj (de la 1-a de januaro de 1874 ĝis la 31-a de decembro 1923) li laboris en unu vivasekura societo (Scottish Equitable).
Li estis „fellow“ de la Fakultato de Aktuaroj. Li interesiĝis pri matematikistaj problemoj, stenografio (kolektis ĉirkaŭ 5000 librojn pri ĝi), kaj genealogia serĉado.
En 1903 li lernis Esperanton; de 1905 li instruis ĝin. Li multe propagandis kaj prilaboris ĝin. De 1916 ĝis 1922 li estis prezidanto de BEA; de 1909 li estis membro de la Lingva Komitato, de 1920 akademiano kaj vicprezidanto, prezidanto de 1931. Li servis en komitatoj de la antaŭa Centra Oficejo, kaj estis prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato. Li ĉeestis ĉiujn Universalajn Kongresojn de 1905, kun escepto de tiu de 1915 (San Francisko). Li estis unu el verkintoj de „Edinburga Poŝvortaro Esperanta“ (unua eldono 1915; dek-kvara, reviziita kaj pligrandigita eldono 1931) kaj ĉefredaktoro por La Sankta Biblio, 1926.
Vidu ankaŭ
Esperantista Vagabonda Klubo