peoplepill id: janos-volkra
JV
4 views today
4 views this week
The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Grafo János Volkra [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo (kaj kun plia persona nomo) Volkra Ottó János estis aŭstra-hungara pastro, episkopo, preposto. Lia nobela antaŭnomo estis heidenreichsteini, lia nomo laŭ [1] estis Otto János Teofil Tóth (von Volkra).

János Volkra [2] naskiĝis la 7-an de novembro 1665 en Vieno, li mortis la 19-an de decembro 1720 en Hungara reĝlando en Pozsony.

Biografio

János Volkra studis teologion ekde 1670 en Pázmáneum, poste en Parma. En 1687 li ricevis hungaran ŝtatanecon, en la sekva jaro li pastriĝis en Vieno, en la sama jaro li faris la debutan meson antaŭ Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio). Inter 1690 kaj 1698 li estis pastro en Malsupra Aŭstrio. Liaj sekvaj postenoj kaj ekleziaj rangoj estis:

  • preposto de Pozsony (1698)
  • reĝa konsilisto (1708)
  • episkopo de Veszprém (urbo).

Li tuj forpelis la kalvinanan episkopon kaj donis la taskon pri funkciado de la urba paroĥo al la franciskanoj. En 1711 li fondis seminarion en Veszprém. En 1717 li forprenis la kalvinanajn kirkojn, li malpermesis la protestantismon, en la urbo la loĝantoj katolikiĝis. Li invitis la piaristojn, kiuj instruis en la lernejoj (ankaŭ en la seminario). Li estigis skulptaĵojn pri Johano Nepomuko en Veszprém, Sümeg kaj Balatonszentgyörgy, li rearanĝis la plenan diocezon. Li estis entombigita en Katedralo Marteno de Tours en Pozsony.

Memorigiloj

  • premio "Volkra Ottó" [1]
  • fondaĵo "Volkra Ottó János" [2]

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
János Volkra is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
János Volkra
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes