János Béres
Quick Facts
Biography
János Béres [jAnoŝ bEreŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Béres János estas hungara flutisto, instruisto.
János Béres [1] naskiĝis la 28-an de marto 1930 en Gagybátor.
Biografio
János Béres lernis jam frue muzikon en la familio. En 1948 li atingis la unuan lokon en tutlanda muzika konkurso, la samo okazis en 1953 en Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en Bukaresto. Li komencis sian artistan karieron en 1951 komence kiel popoldancisto, poste bekflutisto. En la sama jaro li interkonatiĝis kun Zoltán Kodály, kiu influis lin ankaŭ al la instruado. En 1952 li estis la unua hungara instruisto pri bekfluto. En 1960 li fondis orkestron ankaŭ nun funkciantan. Li ofte donis koncertojn en la Hungara Radio, li estis grava partoprenanto de serioj "Röpülj páva" kaj "Nyílik a rózsa" en Hungara Televizio. En 1975 li fondis muzikan lernejon en Óbuda. Li ricevis premion Kossuth en 2014, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj publikaĵoj
- 12 lernolibroj pri la bekfluto