peoplepill id: jan-jacobs
JJ
3 views today
3 views this week
The basics

Quick Facts

Jan Jacobs
The details (from wikipedia)

Biography

Jan Jacobs [jakops] (naskiĝis la 2-an de januaro 1885 , mortis la 23-an de oktobro 1971) estis flandra Esperantisto el Antverpeno. En 1911 dum la sepa Universala Kongreso, li havis la privilegion paroli kun L.L. Zamenhof .

Laŭprofesie profesoro de lingvoj, Jan Jacobs estis prezidanto de la "Antverpena Esperanto Propaganda Komitato"; antaŭe li estis prezidinto de la iama tre aktiva grupo "La Suda Lumo", "Geinstruistoj-Esperantistoj" kaj "Flandrema Grupo Esperantista". En kunlaboro kun tri gekolegoj li verkis kurson por memlernado de Esperanto. Krom tio li faris multajn kursojn kaj paroladojn pri kaj en Esperanto. Gesinjoroj Jacobs partoprenis en dek Universalaj Kongresoj. Jan Jacobs ludis gravan rolon en la loka kaj internacia movado por bestprotektado, kaj estante la unua vicprezidanto de tiu organizaĵo, li preterlasis neniun okazon por akceli la uzadon de Esperanto en la internaciaj kunvenoj.

Jan Jacobs estis membro kaj fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio.

Ankaŭ lia edzino, kiu mortis en 1968, estis vigla esperantistino .

Bildaro

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Jan Jacobs is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Jan Jacobs
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes