peoplepill id: istvan-balog
IB
1 views today
2 views this week
The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

István Balog [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Balog IstvánBalog (Séllyei) István estis hungara pastro, kalvinana episkopo. Li naskiĝis en la 1620-aj jaroj en Hungara reĝlando en Sélye (nuntempa Šaľa en Slovakio). Li mortis la 17-an de oktobro 1692 en Pápa.

Iuj supozas, ke lia alnomo Sellyei devenas ne de la loko Sélye, sed de Nyárádselye, nun en la rumana distrikto Mureș, kaj ke li tie naskiĝis

Biografio

István Balog komence lernis en diversaj lernejoj en Hungara reĝlando kaj Transilvanio, poste li lernis teologion eksterlande, kie li doktoriĝis. Hejmenveninta li estis pastro en sia naskiĝloko. Baldaŭ li estis kortega pastro ĉe György Rákóczi la 2-a en Gyulafehérvár. En 1656 li ekinstruis en Pápa. En 1669 li estis elektita kalvinana episkopo pri Transdanubio. En 1674 li estis kondamnita en Pozsony pro la persekutado de nekatolikoj. En 1677 li liberiĝis, poste li estis pastro en Pápa.

Laŭ iuj li antaŭ kaj post sia oficado ĉe Rákóczi estis pastro en Ĥust.

Elektitaj publikaĵoj

  • ’’Temető kert’’ (Várad, 1655) – Funebraj paroladoj
  • ’’Uti társ’’ (1657) – Porokazaj ekleziaj paroladoj
  • ’’Danksagungs-Rede, mit welcher die vertriebene Ungarische Prediger von der Zürichische Stadt Abschied demüthigst nehmen…’’ (1677) – manuskripto-

    Fontoj

    The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
    Lists
    István Balog is in following lists
    comments so far.
    Comments
    From our partners
    Sponsored
    István Balog
    arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes