peoplepill id: irina-goncarova
IG
6 views today
7 views this week
The basics

Quick Facts

The details (from wikipedia)

Biography

Irina Gonĉarova (ruse Ирина Гончарова, ankaŭ konata kiel Mirina, Mirinda Strigo) (naskiĝis la 10-an de novembro 1951 en Petrozavodsk) estas rusia esperantistino, loĝanta en la urbo Odincovo de Moskva provinco.

Profesia esperantisto — movadano, tradukisto, instruisto — Gonĉarova dum pli ol 10 jaroj etate instruas Esperanton en la Moskva Ŝtata Industria Universitato kiel devigan studobjekton. Ŝia universitata lernolibro ricevis stampon de la Rusia Ministerio de Supera Klerigado, kiu rekomendas ĝin kiel lernilon por la studentoj de altlernejoj. Ŝi ellaboris propran metodon de instruado, "Faru la Rondon!" (FaRo), kaj verkis kelkajn lernolibrojn de Esperanto (la lasta aperis aŭguste 2006 ĉe granda rusia eldonejo AST, eldonkvanto 2000 ekz., kaj estas vendata tra la tuta lando en librovendejoj). Ŝi aktive ellaboras kaj partoprenas la programon de ILEI/E@I "Flugiloj de Malfacila Vento". Dum pli ol 10 jaroj ŝi kunordigas la agadon de moskva Esperanto-klubo EK MASI.

Ŝi estas esperantisto en la 3-a generacio kaj havas denaske esperantoparolantan filinon (vidu Svetlana Gonĉarova).

Gonĉarova estas adjunkto de AIS San-Marino. Ŝi estas kelkfoje elektita en la Estraron de REU kaj nun (ekde majo 2009) membras en la Konsilio de tiu organizo.

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Irina Gonĉarova is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Irina Gonĉarova
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes