peoplepill id: irene-caligaris
IC
Italy
7 views today
7 views this week
Irene Caligaris
Itala lingvisto kaj esperantisto

Irene Caligaris

The basics

Quick Facts

Intro
Itala lingvisto kaj esperantisto
Places
Work field
Gender
Female
Place of birth
Pinerolo, Province of Turin, Piedmont, Italy
Age
41 years
Education
University of Turin
Turin, Province of Turin, Italy
The details (from wikipedia)

Biography

Irene CALIGARIS (naskiĝis la 11-an de aprilo 1983 en Pinerolo, do nun 40-jaraĝa), doktoro pri Literaturo kaj Lingvaj Sciencoj ĉe la universitato de Torino, okupiĝas pri instruado de la itala al eksterlandanoj kaj muzea edukado. Membro de IEF (Itala Esperanto-Federacio) kaj de UEA (Universala Esperanto-Asocio), ŝi studis Esperanton kiel memlernanto, poste akirinte la oficialajn diplomojn de IEF. Antaŭ kelkaj jaroj, studante la fenomenojn de disfalo de la eksa Jugoslavio, ŝi alproksimiĝis al la studo de la lingva demando kiel ilo por aserti identecojn.

Kun la itallingva verko Una lingua per tutti, una lingua di nessun paese. Una ricerca sul campo sulle identità esperantiste ("Lingvo por ĉiuj, lingvo de neniu lando. Kampa esploro pri Esperantistaj identecoj", publikigita de la eldonejo Aracne en 2016, ISBN 978-88-548-8864-7) ŝi gajnis la Premion Giorgio Canuto de la universitato de Parma en 2015, por la plej bona disertaĵo pri Interlingvistiko kaj Esperantologio, kaj la Premion Ivo Lapenna de 2016, por la plej bona disertaĵo pri Esperantologio je internacia nivelo.

En 2021, la eldonejo Edistudio publikigis ankaŭ esperantlingvan version de la libro, kun antaŭparolo de Federico Gobbo, je la titolo Unu lingvo por ĉiuj, unu lingvo de neniu lando, ISBN 978-88-703-6092-9.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Irene Caligaris is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Irene Caligaris
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes