peoplepill id: icek-jurysta
IJ
Poland
10 views today
16 views this week
The basics

Quick Facts

Places
Work field
Gender
Male
Place of birth
Częstochowa, Silesian Voivodeship, Poland
Place of death
Auschwitz, Oświęcim County, Lesser Poland Voivodeship, Nazi Germany
Age
39 years
Residence
Paris, Grand Paris, France
The details (from wikipedia)

Biography

Icek (Jakób) JURYSTA (n. la 15-an de majo 1903 en Częstochowa, m. la 4-an de julio 1942 en Aŭŝvico) estis pollanda juda esperantisto kaj tradukisto.

Jurysta estis aktivulo de Sennacieca Asocio Tutmonda (n-ro 227), Literatura Kunlaboranto de Internacia Informservo kaj aŭtoro de pluraj tekstoj kaj tradukoj en Esperanto-gazetoj (interalie Sennaciulo, Sennacieca Revuo kaj Literatura Mondo), por kiuj li tradukis polajn kaj jidajn tekstojn de Ŝalom Aŝ, Icĥok Lejbuŝ Perec kaj aliaj.

El Pollando Icek Jurysta elmigris al Parizo. Post la atako de nazia germanio al Francio li estis arestita la 14-an de majo 1941 kaj malliberigita en la koncentrejo Pithiviers apud Parizo. En junio 1942 li estis forportita al la ekstermejo Aŭŝvico kaj gasumita.

Tekstoj

Originalaj

  • Esperanto — la sola tutmonda lingvo en jaro 1950, Esperanto Triumfonta, majo 1923
  • Ni forĝu Jubileo-ĉenon, Sennaciulo, aŭgusto 1926
  • Pri la Jubileo-Ĉeno, Sennaciulo, decembro 1926
  • Zamenhof — pioniro de la moderna juda lingvo, Heroldo de Esperanto, septembro 1927
  • Sennacieca muzeo, Sennaciulo, junio 1930

Tradukoj

  • Dawid Frischmann: Lumo!, Esperanto Triumfonta, julio 1922
  • Hirsz Dawid Nomberg: La Feliĉo, Esperanto Triumfonta, oktobro 1922
  • Icĥok Lejbuŝ Perec: Simioj, Sennaciulo, novembro 1922
  • Icĥok Lejbuŝ Perec: La porcelana knabineto, Sennaciulo, aprilo 1923
  • Jerzy Żuławski: El taglibro de lunano, Literatura Mondo, aŭgusto 1923
  • G. Ĉorny: La lokaŭto, Sennacieca Revuo, oktobro 1923
  • Szymon An-ski: La vivo de homo, Literatura Mondo, novembro 1923
  • Hirsz Dawid Nomberg: Venu, amato!, Literatura Mondo, decembro 1923
  • Icĥok Lejbuŝ Perec: La diamanto, Literatura Mondo, februaro 1924
  • Stanisław Brzozowski: La defendo de la komuno, Sennacieca Revuo, marto 1924
  • Icĥok Lejbuŝ Perec: La eterna paco en Ie-lando, Literatura Mondo, aprilo 1924
  • Leib Malach: Gejunulara ĵurkanto, Proletaria Kantaro, 1924
  • Icĥok Lejbuŝ Perec: La pia kato, Sennacieca Revuo, junio 1924
  • Icĥok Lejbuŝ Perec: La kvarokula lanterno kaj la kvar hundetoj, Literatura Mondo, novembro 1924
  • Ŝaĥno Epstein: La unua standardo de l’Internacionalo, Sennacieca Revuo, majo 1926
  • Icĥok Lejbuŝ Perec: En marĉujo, Heroldo de Esperanto, februaro 1928
  • Ŝalom Aŝ: Trompita, Literatura Mondo 1931
  • Ŝamŝl Ferŝt: Kelo k mansardo, Sennacieca Revuo, marto 1938
  • Leib Malach: Misisipi, 1939

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Icek Jurysta is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Icek Jurysta
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes