peoplepill id: ian-mckenzie-richmond
IMR
Canada
5 views today
5 views this week
Ian McKenzie Richmond
Canadian esperantist

Ian McKenzie Richmond

The basics

Quick Facts

Intro
Canadian esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Birth
Age
72 years
The details (from wikipedia)

Biography

Ian McKenzie RICHMOND naskiĝis en Anglujo kaj transloĝiĝis al Ontario (Kanado) en 1953. Li memlernis Esperanton pere de Teach Yourself Esperanto, kaj poste partoprenis la Somerajn Kursojn en San Francisko. En 1983 li gvidis E-kurson en la Universitato de Okcidenta Ontario (UWO), kie li tiam profesoris, kaj dum pluraj jaroj estis korektanto ĉe la Koresponda Kurso de KEA. Li estis prezidanto de laKanada Esperanto-Asocio (1984-86) kaj de laAmerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (1987-1989). Li organizis kaj partoprenis dum jarkongresoj de la Modern Language Association of America (MLA) plurajn fakajn sesiojn pri esperanta literaturo. Jam de multaj jaroj li servas kiel delegito de UEA, unue en Londono (Ontario) ĝis 1994, poste en Church Point (Nov-Skotio), kie li estis profesoro kaj vicrektoro ĉe la franc-lingva Universitato Sainte-Anne, kaj lastatempe en Powell River (Brita Kolumbio). En 1993 li aperigis ĉe University Press of America Aspects of Internationalism: Language and Culture, kolekton da referaĵoj prezentitaj je la MLA-sesioj kun esperantaj resumoj. Li estas dumviva membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino) kaj estrarano de la Esperantic Studies Foundation (ESF). Lia biografio aperas en Who's Who in Canada, publikigita per la eldonejo de la Universitato de Toronto.

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Ian McKenzie Richmond is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Ian McKenzie Richmond
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes