peoplepill id: henriette-sophie-wilhelmine-von-seebach
HSWVS
Germany
6 views today
6 views this week
Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach

Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach

The basics

Quick Facts

Places
Gender
Female
Birth
Place of death
Weimar, Thuringia, Germany
Age
44 years
Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach
The details (from wikipedia)

Biography

Altenburg en Vajmaro, loĝejo de Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach

Henriette Sophie Wilhelmine von SEEBACH fraŭline Stein zu Nordheim (naskiĝinta en 1773, mortinta la 26-an de novembro 1817 en Vajmaro) estis la edzino de la ĉefĉevalejulo kaj generalmajoro Friedrich Johann von Seebach. Nuptoceremonio okazis en la 15-a de oktobro 1800 en Nordheim.

Vivo

Tomboŝtono ĉe Jakoba tombejo en Vajmaro

Ŝia tomboŝtono troviĝis laŭ Jutta Hecker en la ĝardeno de Altenburg. Friedrich von Seebach starigis ĝin okaze de la unua datreveno mortotaga en 1818. Verŝajne ŝi mortis pro tuberkulozo. Charlotte von Schiller ĉi-prie raportis antaŭ la fratino Caroline von Wolzogen. Laŭ tio Henriette Sophie ankoraŭ estis vidita en la 15.11.1817 teatreje. La tomboŝtono poste translokigitis al la Jakoba tombejo. Ŝi ne nur havis amikajn rilatojn al Friedrich Schiller: Sophie Elisabeth Seidler - sendube kun la permeso de Schiller - dediĉis al ŝia filino Amalie kvin muzikitigajn monologojn por gitara akompano el la plej gravaj ŝileraj dramoj Die Jungfrau von Orleans, Wallenstein kaj Maria Stuart. Rilatojn ŝi havis ankaŭ kun Johann Wolfgang von Goethe, kiu ne nur konversaciadis kun sinjoro von Seebach ĉe Altenburg sed ankaŭ kun ŝi sole sen ties ĉeesto. Henriette von Seebach inverse ankaŭ de tempo al tempo troviĝis en la domo de Goethe. Sekve oni tre tristis post la forpaso de ŝi en Vajmaro. Die Altenburg trauert. Aber auch in den Weimarer Kreis ist eine Lücke gerissen: Charlotte von Schiller trauert. Frau von Stein trauert. Die Herzogin Luise trauert. Auch Goethe nimmt teil an dem Hingang der anmutigen Frau, der er bei Hoffesten und im kleinen Kreise im Salon der Frau von Stein oftmals begegnet ist. Henriette Sophie ankaŭ ĉeestis dum legado de Goethe en la salono de Charlotte von Stein kiam laŭtlegitis du tiam ankoraŭ ne publikigitaj ĉapitroj el Wilhelm Meisters Wanderjahre. Rimarkinde estas ke tiaj rondoj vajmaraj - kiujn partoprenis ankaŭ Henriette von Seebach - estis pli informataj pri eldonoplanoj goetaj ol la goetaĵeldonisto Johann Friedrich Cotta mem en Stuttgart.

Malgraŭ grandaj literaturaj interesoj Henriette von Seebach mem ne verkistinis, kontraŭe al ŝia filino Amalie grafino de Groß sub la pseŭdonimo Amalie Winter (1802-1879).

Familiaj detaloj

Ŝia unua edzo estis ekde 1792 generalmajoro Friedrich Wilhelm von Thüngen (Düngen), kiu jam mortis en 1793. Ŝi krome estis la kuzino de Charlotte von Kalb. Eble estis Charlotte - kiu estis amatino de Schiller - kiu venigis ŝin Vajmaron. Ŝiaj infanoj el la dua geedzeco estis: Helene Henriette Friederike von Seebach (1807–1882), Amalie Karoline Charlotte Wilhelmine Henriette von Seebach (1802–1879) kaj August Gustav Wilhelm Adolf von Seebach (1813–1862).

Eksteraj ligiloj

Notoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes