Hegyi Árpád Jutocsa
Quick Facts
Biography
Árpád Jutocsa Hegyi [jutoĉa hedji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hegyi Árpád Jutocsa estas hungara reĝisoro, teatrestro, altlerneja instruisto.
Árpád Jutocsa Hegyi [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
Árpád Jutocsa Hegyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitektan diplomon en arkitekta altlernejo en Budapeŝto en 1976, fine reĝisoran diplomon en Teatra Altlernejo en 1980. Lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám, aliaj instruistoj estis ekzemple Kálmán Nádasdy, Emil Petrovics. Post siaj studoj li tuj reĝisoradis en Hungara Radio, Hungara Televizio, sed ĉefe en Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1983-1985 li estis reĝisoro de Teatro Hevesi Sándor, inter 1985-1989 de Teatro de Kecskemét, inter 1989-1992 de Teatro József Attila. Inter 1992-2002 li estis ĉefreĝisoro kaj teatrestro de Nacia Teatro (Miskolc). En la teatra jaro 2005 li estis nomumita teatrestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, en la sama jaro li akiris DLA-diplomon en la Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). En la sekvaj jaroj li jam ne ligiĝas al teatroj, li havas reĝisorajn taskojn laŭokaze. Li instruas en Universitato de Dramo kaj Filmo, Scienca Universitato Loránd Eötvös, eĉ en Usono.
El liaj reĝisoraĵoj
- Ernő Szép: Lila ákác (1980)
- Ferenc Molnár:
- Doktor úr (1985)
- A testőr (1986)
- József Katona: Bánk bán (1998)
- Sándor Petőfi: János vitéz (2005)
- Imre Kálmán:
- Marica grófnő (1986)
- Csárdáskirálynő (1992)
- Béla Bartók: A kékszakállú herceg vára
- Ferenc Lehár: A mosoly országa
- Molière: A fösvény (1984)
- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto (1987, 2001)
- Romeo kaj Julieta (1995)