peoplepill id: hector-boffejon
HB
Belgium
3 views today
3 views this week
Hector Boffejon
Belgian esperantist

Hector Boffejon

The basics

Quick Facts

Intro
Belgian esperantist
Places
Work field
Gender
Male
Birth
Death
Age
82 years
Hector Boffejon
The details (from wikipedia)

Biography

Hector BOFFEJON (n. 1901, m. 1983) estis flandra komercisto, poste vicdirektoro de la firmao Ford, esperantisto kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro pri la fako "aŭtomobiloj".

Vivo

Dum la dua mondmilito Boffejon aktivis en la belga rezisto-movado, pro kio li pasigis kvar jarojn en diversaj koncentrejoj (Mauthausen, Dachau). Post la milito li estis honorigita de la belga reĝo.

En 1972 li ekloĝis en la urbeto Sempach en la svisa kantono Lucerno.

Esperanto-agado

Boffejon fariĝis Esperantisto ĉ. 1928 kaj baldaŭ fariĝis tre aktiva en la Esperanto-movado en Belgio. En 1956 li fondis kaj redaktis la periodaĵon Mondo kaj ekfunkciigis samnoman eldonejon. Li spirite subtenis la Internacian Instituton por la Oficialigo de Esperanto (IOE). De 1965 li aktivis por la iama Aŭto-Revuo, organo de Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista", kiu aperis en Wilrijk (de 1977 urboparto de Antverpeno) inter 1965 kaj 1967.

Terminara kaj vortara agado

En Aŭto-Revuo li publikigis "Laŭrubrikan terminareton", do artikol-serion pri aŭto-terminoj. Probable pro ĝi li estis invitita de Gaston Waringhien kontribui al Plena Ilustrita Vortaro (PIV) kaj fariĝis ĝia kunlaboranto pri "aŭtomobiloj". Surbaze de tiuj laboroj li poste pretigis manuskripton por propra ampleksa seplingva aŭto-terminaro kun ĉ. 6100 terminoj. Li planis eldoni ĝin simile kiel la Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV) de Feiko Munniksma ĉe la eldonejo Kluwer, kio tamen nek tie nek ĉe alia eldonejo realiĝis. La tajpitaj malnetaj paĝoj restis neeldonitaj ĝis hodiaŭ.

Bibliografio

  • Künzli, Andreas 2006 : Universalaj Lingvoj en Svislando, La Chaux-de-Fonds, Svisa Esperanto-Societo, p. 233 (kun foto)

Eksteraj ligiloj

  • Jarkolektoj de Aŭto-Revuo en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
  • Artikoloj de kaj pri Hector Boffejon en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Hector Boffejon is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Hector Boffejon
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes