György Szemadám
Quick Facts
Biography
György Szemadám [djordj semadAm], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szemadám György estas hungara avangarda pentristo, verkisto, reĝisoro, membro de Societo Szinyei Merse Pál (1991), ordinara membro de Hungara Belarta Akademio (2011).
György Szemadámnaskiĝis la 25-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
György Szemadám estis laboristo en la Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto) inter 1967-1975. Libertempe li okupiĝis pri pentrado, lia majstro estis Erzsébet Vaszkó. Li debutis en ekspozicio en 1969, ekde 1978 li kontribuas komence kritikojn, eseojn kaj studojn, poste ankaŭ librojn. Ekde 1979 li gvidas plurajn artajn grupojn, rondojn. En la fruaj 1990-aj jaroj li havis postenon en instituto, poste li reĝisoradis en la Hungara Televizio, samtempe li aperis en pluraj programoj. Li ricevis premiojn inter 1997-2016. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.
El solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1969, 1977, 1989, 1996, 2004, 2011)
- Győr (1980)
- Debrecen (1984)
- Vieno (1992)
El kolektivaj ekspozicioj
- Balatonboglár (1971)
- Szeged (1983)
- Budapeŝto (1985, 1994, 2003, 2011)
- Szombathely (1998)
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj
- A szabadság mezeje (1988–1989)
- Az elveszett Paradicsom (1999)
- (H)arc-képek (1991–1997)
- Madarat tolláról (2002–2003)
Elektitaj libroj
- Marcell Jankovics (1987)
- Belső Tárlat (1995)
- Hihetetlen lények könyve (2007)
- Emberi tények és talányok (2018)