peoplepill id: gyoergy-hegyi
GH
Hungary
1 views today
1 views this week
György Hegyi
Hungarian painter

György Hegyi

The basics

Quick Facts

Intro
Hungarian painter
Places
Work field
Gender
Male
Place of birth
Budapest, Hungary
Place of death
Budapest, Hungary
Age
79 years
The details (from wikipedia)

Biography

György Hegyi [djordj hedji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hegyi György estis hungara pentristo, mozaikisto, vitralisto. Lia origina familia nomo estis Schönberger, lia onklo estis Armand Schönberger.

György Schönberger [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 2001 en Budapeŝto.

Biografio

György Hegyi devenis el juda familio. Li frekventis judan gimnazion en sia naskiĝurbo, dum li ŝatis desegnadi. Post la abituriento li ne povis plulerni pro la kontraŭjudaj leĝoj, tial li vizitis privatan pentristan lernejon kaj li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). Ekde 1943 li estis trudlaboristo, sed en la sekva jaro li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Li akiris mozaikistan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1950. Liaj plej gravaj instruistoj estis Róbert Berény, Jenő Barcsay kaj Géza Fónyi. Post la diplomo li edziĝis. Li studvojaĝis al pluraj landoj. En 1964 li denove aliĝis al artistkolonio en Szentendre.

El solaj ekspozicioj

  • Cluj (1945)
  • Budapeŝto (1954, 1962, 1967, 1981, 1990, 1999)
  • Tel-Avivo (1964)
  • Szentendre (1972, 1982, 1992)
  • Orienta Berlino (1976)
  • Okcidenta Berlino (1977)

El kolektivaj ekspozicioj

  • Prago (1947)
  • Budapeŝto (1948-1988)
  • Arthalo Budapeŝto (1949-1989)
  • Szolnok (1998)

Elektitaj pentraĵoj

  • Hullámok
  • Kettesben
  • Hóember
  • Dés
  • Párizs

Elektitaj artaĵoj

  • Hajdúk (Hajdúnánás, 1952, mozaiko) [2]
  • Padlódísz (Budapeŝto, 1956, plankomozaiko)
  • A 12 zsidó törzs (Budapeŝto, vitraloj, 1998)
  • Napos tengerpart (malgranda mozaiko en kadro)

Fontoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
György Hegyi is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
György Hegyi
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes