peoplepill id: ginette-martin
GM
France
3 views today
3 views this week
Ginette Martin
French Esperantist and teacher

Ginette Martin

The basics

Quick Facts

Intro
French Esperantist and teacher
Places
Gender
Female
Birth
Place of birth
France, France
Age
80 years
The details (from wikipedia)

Biography


Geneviève MARTIN, karesnome Ginette Martin [ĵinet' marten'] (naskiĝis en 1938 en Francio, mortis la 3an de decembro 2018) estis franca esperantistino kaj instruistino.

Biografio

Ginette, instruistino, eklernis Esperanton en 1988. Ŝi estis tre aktiva en la Esperanto-movado, kiel membro de Orientfranca Esperanto-Federacio (Espéranto France-Est). Ŝi kreis grupon en Gérardmer kaj invitis al ĝi prelegantojn el diversaj landoj. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton en pluraj lernejoj. Ĉiun duan jaron ŝi organizis la amikan tagon en la Vogezoj, kiun ĉeestis esperantistojel la germana Badenvirtembergo kaj orienta Francio. Ŝi ofte partoprenis en diversaj kongresoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj, enlande kaj eksterlande, laste en la 103a UK en Lisbono. Ŝi raportis pri tiuj kunvenoj en la regiona bulteno La informilo. De sia esperantistiĝo ŝi restis fidela aŭskultantino de Pola Radio, poste de Pola Retradio.

Traduka agado

Kun la celo diskonigi la esperantan literaturon, ŝi tradukis plurajn verkojn, ofte kunordigante teamon, kiu francigis la diversajn ĉapitrojn, kaj alian teamon de provlegantoj. Laste, ŝi okupiĝis pri polurado kaj harmoniigo de la tuta verko

La rezulto de tiu laborado estis:

  • Journal de nuit. Témoignage de femme dans la Croatie en guerre (Girompaire 2004), traduko de Kroata milita noktlibro, de Spomenka Ŝtimec.
  • La rue Zamenhof (L'Harmattan 2008), traduko de La Zamenhof-strato, de Roman Dobrzyński.
  • Comme un vol d’oiseaux sacrés (KAVA-PECH, 2013), traduko de Flugi kun kakatuoj, de Trevor Steele.
  • La ville de pierre (eldonita de Ginette mem en 2010), francigo de La ŝtona urbo, de Anna Löwenstein, farita kune kun Godeleine Logez.

Ĉe sia forpaso, ŝi tradukadis la raportojn de Hori Jasuo pri Fukuŝimo kaj la sekvoj.

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Ginette Martin is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Ginette Martin
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes