peoplepill id: gabor-antal
GA
Hungary
2 views today
2 views this week
The basics

Quick Facts

Places
Gender
Male
Place of birth
Szentkirályszabadja, Veszprém District, Veszprém County, Hungary
Place of death
Komárom, Komárom District, Komárom-Esztergom County, Hungary
Age
70 years
The details (from wikipedia)

Biography

Gábor ANTAL, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Antal Gábor estis hungara kalvinana pastro, episkopo, senatano [1], framasono (en 1886 ĉefmajsto de loĝio pri Ferenc Kölcsey)[2], altlerneja instruisto.

Gábor Antal naskiĝis la 10-an de majo 1843 en Szentkirályszabadja (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 14-an de januaro 1914 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio).

Biografio

Gábor Antal frekventis bazlernejon en sia naskiĝloko, poste maturiĝis en Pápa, fine li akiris diplomon en la kalvinana teologia akademio en la sama urbo en 1865. Post siaj studoj li instruis en Pápa aŭ li estis pastro en Monoszló, poste li plustudis en universitatoj de Berlino (1868) kaj Zuriko (1869). Inter 1869 kaj 1888 li instruis en la kalvinana teologia akademio de Pápa, en la lernojaroj 1878 kaj 1883 li estis akademiestro. En 1874 li fondis lokan gazeton en Pápa, liaj artikoloj aperis ankaŭ en aliaj gazetoj. Inter 1888-1896 li estis pastro en Ács, ekde 1892 ankaŭ eklezia notario, en 1896 pastro en Komárom, poste ĝismorte episkopo de Transdanubio, samtempe senatano. Tiutempe li partoprenis en koncilioj en 1881 kaj 1891. Li havis edzinon ekde 1874, kiu naskis filon en 1877.

Elektitaj kontribuoj

  • Emlék Bocsor István főiskolai tanár félszázados tanári működése alkalmából (1882, kunaŭtoro)
  • Templomi ima és egyházi beszéd (1896)
  • Emlék-lap Tisza Istvánnak, a dunántúli református egyházkerület főgondnokának Pápán történt beiktatása ünnepéről (1907)
  • Málnási Bartók György püspök emlékezete (1909, kunaŭtoro)

Fontoj

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Gábor Antal is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Credits
References and sources
Gábor Antal
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes