G. Nagy Róbert
Quick Facts
Biography
Róbert G. Nagy, hungare G. Nagy Róbert - naskiĝis la 4-an de majo 1966 en Dombóvár - estas hungara inĝeniero pri informatiko, esperantisto kaj vikipediisto.
Biografio
Li frekventis mezan kaj altan lernejojn en Pécs. Ekde 1985 li estas esperantisto, aliĝis al Hungara Esperanto-Asocio kaj instruas Esperanton. Ekde 1987 li partoprenas en Universalaj Kongresoj. Liaj eksterlandaj spertoj estas profitataj en la regiono.
Lia Esperanta kariero komenciĝis en 1987, tiam li membriĝis en Esperanta Klubo nomata pri Pál Lengyel en Szekszárd. Li komencis esplori historion de la lokaj esperantistojn. Li fondis en 2005 Sud-Transdanubian Regionan Esperanto Fondaĵon, kies prezidanto li estas. En 2006 li komencis kampanjon pri Esperantaj ŝton-afiŝoj, sekve pli ol 30 afiŝoj pretiĝis. En 2010 li havis gravajn taskojn en renovigo de Esperanto-parko de Pécs. En 2011 li plantis arbon en Dombóvár, kiel Esperanto-arbo de Dombóvár.
Li havas kontaktojn kun esperantistoj, vivantaj kaj en Hungario, kaj en Karpat-baseno. Estas bona ekzemplo pri tio la vizito al Szentkatolna, kie Gábor Bálint naskiĝis. En 2009 esperantistoj alvenis el Zalaegerszeg, Dombóvár, Szeged kaj Brașov kaj ili metis memortabulon (rumanlingvan kaj esperantlingvan kaj hungarlingvan) apud monumento de Gábor Bálint.
Fontoj
- G. Nagy Róbert: Az eszperantó nyelv Dombóváron - dokumentumok tükrében. Kézirat, Tolna Megyei Önkormányzat Levéltára - hungare.
- Polgármustra, dombóvári arcképvázlat 15. o. - Wessely Gábor, 2014. január 10. ISSN 1785-6833-D - hungare.