Friedrich Ulrich Calixt
Quick Facts
Biography
Friedrich Ulrich CALIXTUS (naskiĝis la 8-an de marto 1622 en Helmstedt; mortis la 13-an de januaro 1701 samloke) estis germana luterana teologo. Li estis filo de Georgius Calixtus (1586-1656) kaj Catharina Gärtner, kaj ricevis tiun nomon omaĝe al Friedrich Ulrich, Duko de Brunsvigo (1591-1634). Li enmatrikuliĝis en la Helmstedt, kie li studis lingvojn kaj filozofion, kaj Christoph Schrader (1601-1680) estis lia profesoro. Komence, li pensis studi Medicinon kaj Jacob Tappe (1603-1680) estis lia profesoro pri Medicino.
En 1640, li eniris en la Universitato de Lepsiko. Kiam li revenis hejmen, li decidis fari teologion. Do li studis teologion kun Gerhard Titius (1620-1681), en Helmstedt. Tamen, la studo estis interrompita dum la Kolokvo de Toruno, en 1645, kie li konatiĝis kun multaj kleruloj.
En 1648, li ricevis specialan permeson de la fakultato pri teologio por prelegi tie, kaj en 1650, li fariĝis profesoro pri Loci communes. En 1651, li vojaĝis al Alta Saksio, Bohemio, Hungario, Moravio, Aŭstrio, Italio, Francio kaj Nederlando. Tie, li renkontis inter aliaj kun Ferdinando la 4-a kaj la papo Inocento la 10-a. La 27-an de julio 1652 li fariĝis, en Helmstedt, Doktoro pri Teologio kaj estis nomumita por la konsistoria kaj preĝeja konsilio.
Verkoj
- Auszug aus der handschriftlichen lateinischen Beschreibung einer Reise des Friedrich Ulrich Calixtus durch Italien, Frankreich und die Niederlande, im Jahr 1651. In: Johann Bernoulli's Sammlung kurzer Reisebeschreibungen und anderer zur Erweiterung der Länder- und Menschenkenntniß dienender Nachrichten. Bd. 7 u. 8, 1782
- Demonstratio liquidissima quod Consensus repetitus fidei vere Lutheranae quem Abr. Calovius ... . Helmstedt, 1667.
- Ablehnung einiger Injurien und Calumnien von Aegidius Strauch : nebst angehängter Protestation. Helmstedt 1669
- Justa animadversio in triumphum concordiae repetiti consensus. Helmstedt 1676
- De religione Muhammedana dissertatio. Helmstedt 1687
- De diversis totius universi religionibus dissertationes academicae. Helmstedt 1688
- De chiliasmo cum antiquo, tum pridem renato tractatus theologicus. Helmstedt 1692
- Spiritus, qui ex deo est, a spiritu fanatico discretio. Helmstedt 1693
- De vario hominis statu eidemque conata legem exacte implendi impotentia tractatus theologicus. Helmstedt 1695
- B. Mariae Virginis immaculatae conceptionis historia: cvi accessit Alexandri papae VII constitutionis examen ad Coloniae & Herbipoleos dominos theologos directum .... Helmstedt 1696 (Online)
- Via Ad Pacem Inter Protestantes Praeliminariter Restaurandam Strata per Colloquia Solennia atque alia Pacificorum Scripta Irenica Quae Calixtina comitatur Epicrisis. Helmstedt 1700
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Georgius Calixtus ((1586-1656))
- Abraham Calovius (1612-1686)
- Aegidius Strauch, la Juna (1632-1682)
- Johann Deutschmann (1625-1706)