peoplepill id: frans-van-dooren-1
FVD
1 views today
13 views this week
Frans van Dooren
Flandra Esperantisto kaj verkisto

Frans van Dooren

The basics

Quick Facts

Intro
Flandra Esperantisto kaj verkisto
Work field
Gender
Male
Age
91 years
The details (from wikipedia)

Biography

Frans van DOOREN (naskiĝis la 15-an de aprilo 1905 en Meĥleno, mortis la 5-an de aŭgusto 1996 en Antverpeno) estis antverpena esperantisto, arkitekto kaj verkisto. Baldaŭ post esperantistiĝo en 1932, li fondis la belgan sekcion de Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) kaj ties grupon en Antverpeno, Laborista Grupo Esperantista Solidareco, gvidis la organizadon de la 2-a IPE-kongreso (1935, Antverpeno), kaj estis administranto de la IPE-organo Sur Posteno en 1937-1938. Li sukcesis kunlaborigi en Esperanto-Komitato Intergrupa, sur neŭtrala bazo, diverstendencajn Esperanto-organizaĵojn de la Antverpena regiono, kaj redaktis (1939-1940) la organon de Flandra Ligo Esperantista, Flandra Esperantisto.

Sub la pseŭdonimo F.V. Dorno li verkis humuraĵojn kaj komediojn: i.a. La aventuroj de L.R.M. Stultulof la X-a kaj Levu la Manojn! (1939, reeldonitajn en 1977 kiel Satiroj), kiuj estis ludataj en Flandrio ankaŭ en traduko, kaj la unuaktan Kia miksaĵo! (1938, eldono de Flandra Esperanto-Instituto; 1986, reeldono de Flandra Esperanto-Ligo). Ekde 1983 li iĝis pli konata pro serio de krimromanoj kun inspektoro Ksavero Kant en la ĉefrolo, verkitaj kun du amikoj sub la komuna pseŭdonimo Deck Dorval: Jaĥto veturas for ... kaj veturigas la morton (1983), Kazinski venas tro malfrue (1987), Nigra magio (1988) kaj Urd Hadda murdita! (1990), la du lastaj en kunlaboro kun Christian Declerck. Kazinski ... aperis ankaŭ en tradukoj hungara (1990) kaj pola (1991), en po 30 000 ekzempleroj.

Li verkis ankaŭ poezion kaj prozon nederlandlingve, afrikanse kaj angle (aperintaj en lia verko Paraphernalia ĉe Flandra Esperanto-Ligo), kaj 104 radioskeĉojn nederlandlingve.

Referencoj

The contents of this page are sourced from Wikipedia article. The contents are available under the CC BY-SA 4.0 license.
Lists
Frans van Dooren is in following lists
comments so far.
Comments
From our partners
Sponsored
Frans van Dooren
arrow-left arrow-right instagram whatsapp myspace quora soundcloud spotify tumblr vk website youtube pandora tunein iheart itunes